József Kovács (kirurgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Kovács
József Kovács 1874
József Kovács 1874
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1832 (1832-02-11)
en Tengelic
Morto 6-an de aŭgusto 1897 (1897-08-06) (65-jaraĝa)
en Erdőtelek
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ginekologo • kirurgo • lernolibroverkisto
vdr

József Kovács [jOĵef kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács József estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis erdőtelki.

József Kovács [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1832 en Tengelic. Li mortis la 6-an de aŭgusto 1897 en Erdőtelek.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Kovács frekventis bazlernejon en Dunaföldvár, mezlernejon en Kalocsa, kion li interrompis, ĉar li partoprenis en Hungara revolucio de 1848, poste li lernis en piarista gimnazio en Pest (urbo). Li akiris kuracistan diplomon en Vieno, poste kirurgian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1859. Dum la studentaj jaroj li flegadis ĝismorte Mihály Vörösmarty. Post siaj studoj li laboris apud János Balassa. En 1862 li estis nomumita privata profesoro, en 1870 publika ordinara profesoro en la kirurgia kliniko. Li estis elektita rektoro en la studjaro 1874. Li estis konata, kiel majstro de la skalpelo. Li ricevis plurfoje premiojn, krome li ricevis la titolon ministeria konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gégelégcsőnyitás hártyás torokgyiknál. Laryngotrocheotomia in angina crouposa membranacea. (1863)
  • Egyetemi alkotmányok (1875) - memorparolado
  • Sebészeti kóroda épülete (1883) - priskribo de kirurgia kliniko
  • A hugykövekről (1883) - prelego
  • Gyakorlati sebészet (Praktika kirurgio), (1890)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.