József Lippert
Aspekto
LIPPERT József estis hungara arkitekto naskita en Arado la 21-an de januaro 1826 kaj mortinta en Gutenstein (apud Vieno) la 15-an de aŭgusto 1902.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Lippert studis en Akademio de Belartoj de Vieno kaj li faris studvojaĝojn en Italio, Francio kaj Skandinavio. Ekde 1850 li estis arkitekta konsilisto de Arnold Ipolyi, de 1857 li laboris al arkiepiskopo de Esztergom, János Simor, de 1864 li estis lia ĉefarkitekto.
Ĉefaj liaj konstruaĵoj en Hungario
[redakti | redakti fonton]- Antaŭhalo de Primasa baziliko de Esztergom, Kapelo St. Stefano, Palaco kardinala de Esztergom, Kapelo Szondy de Drégely, rekonstruado de Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Kalocsa), restaŭrado de kapelo en Baziliko de Győr.