János Simor
| János Simor | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| kardinalo | |||||
Pentraĵo pri János Simor en 1886
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1813 en Székesfehérvár | ||||
| Morto | 23-an de januaro 1891 (77-jaraĝa) en Esztergom | ||||
| Tombo | Primasa baziliko de Esztergom vd | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Loĝloko | Székesfehérvár • Buda • Bratislavo • Trnava • Vieno • Peŝto • Bajna • Esztergom vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Subskribo
| |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János SIMOR [jAnoŝ ŝimor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simor János estis hungara pastro, kanoniko, episkopo, ĉefepiskopo, primaso, kardinalo, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1867).

János Simor [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1813 en Székesfehérvár. Li mortis la 23-an de januaro 1891 en Esztergom.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Simor frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Buda, fine li lernis teologion en Vieno. En 1836 li pastriĝis. Post 2 jaroj li ricevis edukistan kaj oratoran taskojn. Li doktoriĝis el teologio en 1841. Li instruis kaj edukis junajn pastrojn en Esztergom ekde 1846. Post la hungara revolucio de 1848 li ricevis ministerian postenon en Vieno. En 1851 li iĝis kanoniko en sia naskiĝurbo. En 1857 li estis nomita episkopo de Győr, post jardeko ĉefepiskopo kaj samtempe primaso, en 1873 kardimalo. Li ricevis rangon sekreta konsilanto en 1865, premion en 1867. Li okupiĝis multe pri edukado-instruado, helpis la muzeojn, hospitalojn, artojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Epistolae pastorales (1882)
- Ekleziaj paroladoj (1892)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- lernejo, malsanulejo kaj biblioteko portas la nomon Simor
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio


