József Loczka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Loczka [jOĵef locka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Loczka József estis hungarlandana kemiisto, mineralogo. Lia filo estis Alajos Loczka.

József Loczka [1] naskiĝis la 14-an de marto 1855 en Hungara reĝlando en Németpróna (nuntempa Nitrianske Pravno en Slovakio). Li mortis la 8-an de marto 1912 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Loczka apartenis al ia minoritato de Hungario. Li frekventis bazlernejon en sia naskiĝloko, poste gimnaziojn diversloke en Supra Hungarujo, (ekde 1875) universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno. Inter 1882 kaj 1912 li laboris en Hungara Nacia Muzeo, kie li analizis diversajn objektojn, eĉ arkaikaĵojn. Li okupiĝis precipe pri konsistaĵoj de mineraloj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ásvány-chemiai vizsgálatok (1884)
  • Hazai bronzkori tárgyak vegyelemzése (Kemia analizo de la enlandaj bronzaj iloj), (1889, ankaŭ germane)
  • A gyémántról (Pri la diamanto), (1898) - tradukaĵo
  • Eine kleine Spritzflasche (1898)
  • Az ókorban használt fémek (Metaloj uzitaj pratempe) (1899) - tradukaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]