József Orbán (muzikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Orbán
József Orbán (meze)
József Orbán (meze)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1948 (1948-03-01)
en Pinkamindszent
Morto 30-an de julio 2018 (2018-07-30) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Pinkamindszent
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

József Orbán [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orbán József estis hungara muzikisto (kantisto, gitaristo, komponisto, tekstopoeto).

József Orbán [1] naskiĝis la 1-an de marto 1948 en Pinkamindszent, li mortis la 30-an de julio 2018 (laŭ alia informo la mortotago estas la 31-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Orbán studis por esti arkitekto pri internaj spacoj‎, tamen komence li estis grafikisto. En 1976 li estis fondinta membro de orkestro 100 Folk Celsius, kies membro li restis ĝismorte. Ili muzikadis kontreojn, li havis sukcesojn en tiu tavolo, kiu ŝatis la tiuspecan muzikon kaj etoson. Orbán estis la ĉefa muzikisto en la orkestro. En 1984 ili iomete ŝanĝis stilon kaj registris porinfanan muzikon Paff, a bűvös sárkány, kiu tuj iĝis furora sukceso. En Usono la orkestro estis sukcesa en festivaloj kaj turneoj kun kontreoj, hejmenvenintaj nur la porinfana muziko faris la sukcesojn. En 2017 Orbán ricevis cerban kanceron kaj en la sekva jaro li mortis. La orkestro ricevis hungaran premion en 1987.

Lia filma komponaĵo[redakti | redakti fonton]

  • A nagy ho-ho-horgász (televizia serio, 1982)

Elektitaj kantotekstoj[redakti | redakti fonton]

  • Paff, a bűvös sárkány
  • Zebrabál
  • Mért piros a majom feneke?

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]