József Rippl-Rónai
József RIPLL-RÓNAI [jOĵef ripl-rOnai], hungare Rippl-Rónai József estis eminenta hungara pentristo.
Vivo
Li naskiĝis en Kaposvár en la 23-an de majo 1861, li mortis en Kaposvár, en la 25-an de novembro 1927.
Li komence estis apotekisto. Ekde 1884 li lernis pentroarton en Munkeno, poste en Parizo en 1887. Lia instruisto estis Mihály Munkácsy. En 1902 li hejmenvenis. En 1914 li estis en Parizo, kiam komenciĝis la 1-a mondmilito. Li arestiĝis unu jaron, en 1915 li hejmenvenis. Ekde 1978 muzeo prezentas lin en Kaposvár.
Verkaro (selekto)
- 1895, Miaj gepatroj (Apám, anyám)
- 1889, Virino en blankomakulita vesto (Nő fehérpettyes ruhában)
- 1907, Mia paĉjo kaj onklo Piacsek apud ruĝa vino (Apám és Piacsek bácsi vörösbor mellett)
- 1923, Portreto pri Mihály Babits
- 1924, Memportreto en ruĝa ĉapelo (Vörössapkás önarckép)
Ekspozicioj
Fontoj
- Hungara Vikipedio