József Serényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Serényi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1905 (1905-02-07)
en Arad
Morto 24-an de aprilo 1956 (1956-04-24) (51-jaraĝa)
en Arad
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SERÉNYI József [ŝere:nji]; familinomo Steinfeld, estis rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto, novelisto. Li naskiĝis en Arad la 7-an de februaro 1905 kaj mortis samloke la 24-an de aprilo 1956.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Serényi eldonis poemvolumon kiel dekses jarulo en sia naskiĝurbo. En 1923 la teatro de Arad prezentis lian unuaktan fabeldramon A bűvös kard. De 1923 li estis kunlaboranto de gazeto Aradi Közlöny, de 1925 de Erdélyi Hírlap, inter 1925–27 li estis respondecredatoro de Krassószörényi Lapok de Lugoj, inter 1928–35 redaktoro de Szalontai Lapok. Li redaktis en 1934 la gazeton Szalonta. En 1935 li revenis en Aradon al Erdélyi Hírlap. Inter 1938–44 li estis en laborkampoj. De 1948 li estis raportisto de Igazság de Kluĵo el Arado. De 1951 ĝis sia morto li estis interna kunalboranto de gazeto Vörös Lobogó.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Örök szerenád (poemoj, en nomo Steinfeld József, Arad 1921);
  • Mimóza (noveloj, samloke. 1923);
  • Víg és komoly írások (Lugos sen jaro);
  • Énekel az élet (poemoj, Arad 1936);
  • Doktor Fájdalom (noveloj, sl. 1939).

Fonto[redakti | redakti fonton]