József Székely (skulptisto)
Etoso
József Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1929 en Sângeorgiu de Pădure |
Morto | 22-an de majo 2006 (77-jaraĝa) en Odorheiu Secuiesc |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
SZÉKELY József (se:kej) estis rumanuja hungara skulptisto, kiu naskiĝis la 8-an de februaro 1929 en Sângeorgiu de Pădure kaj mortis la 22-an de majo 2006 en Odorheiu Secuiesc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Székely studis inter 1950 kaj 1955 en Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo. Ekde 1960 ĝis sia pensiiĝo en 1990 li estis instruisto en la Porinstruista Lernejo Benedek Elek en Odorheiu Secuiesc.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Ekde 1955 li havis plurajn individuajn kaj grupajn ekspoziciojn.
Publikplacaj kreaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Bokályfestő lány (Knabino pentranta vazon) (1957),
- Napozó nő (Sunbaniĝanta virino) (1969),
- Kibontakozás (Disvolviĝo) (1970),
- Grafino Claudia Rhédey (busto, 1996, Erdőszentgyörgy, Rhédey-kastelo).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Artportal.hu Arkivigite je 2008-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo okaze de la 85-a naskiĝtago Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback Machine