József Szigeti (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Szigeti [jOĵef sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigeti József estis hungara filozofo, esteto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1987).

József Szigeti [1] Arkivigite je 2014-01-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de marto 1921 en Rákospalota. Li mortis la 24-an de septembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szigeti frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1939-1944, poste li plulernis en Vieno kaj Londono. En 1946 li ekinstruis en Universitato Pázmány Péter en Budapeŝto, kie li profesoriĝis en 1961. En 1948 li edziĝis baldaŭe havanta 3 filojn. Inter 1957-1959 li estis subministro. Li doktoriĝis en 1959 antaŭ la akademio. Li laboris ankaŭ en filozofia instituto, kie li estis direktoro. Inter 1971-1990 li estis katedrestro. Li pensiuliĝis en 1991. Li okupiĝis precipe pri marksismo. Li ricevis premiojn en 1949.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Útban a valóság felé (1948)
  • Egyetemi előadások a filozófia történetéről a görögöktől Hegelig (1955, 1959)
  • Bevezetés a marxista-leninista esztétikába I–II. (1964–1966, 1971)
  • A tudományos gondolkodás forradalma (1984)
  • The Identity of the Identity and Non-Identity (1999)
  • Intellektuális önéletrajzom. A szellemi ébredezéstől a társadalmi hivatásra ébredésemig 1921–1948. (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]