József Turay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Turay
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de marto 1905 (1905-03-01)
en Eger
Morto 24-an de junio 1963 (1963-06-24) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

József Turay [jOĵef turai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Turay József estis hungara futbalisto (avanulo).

József Turay[1] naskiĝis la 1-an de marto 1905 en Eger, li mortis la 24-an de junio 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Turay akiris licencon pri bakisto, dum li amatore futbalis. En 1926 la hungara piedpilka vivo konvertiĝis al profesia sistemo, ekde tiam Turay ludis profesie en kelkaj prestiĝaj teamoj. Li ludis en 273 matĉoj kaj trafis supozeble pli ol 100 golojn. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 19281939 48-foje kun 11 goloj. En 1938 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Lia lasta matĉo okazis en 1941, sed en 1957 li estis trejnisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

József Turay