Jürgen Kriz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jürgen Kriz
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1944 (1944-12-05) (79-jaraĝa)
en Ehrhorn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo psikoterapiisto • universitata instruisto • psikologo
vdr

Jürgen Kriz (naskiĝis la 5-an de decembro 1944 en Schneverdingen-Ehrhorn) estas germana psikologo. Ekde 1980 li estas profesoro pri psikoterapio kaj klinika psikologio en la universitato Osnabrück. Fine de la vintra semestro 2009/2010, do en februaro 2010, li pensiiĝis.

la 12-an de junio 2010 en la kongreso "40 jaroj GwG" en Majenco

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jürgen Kriz studis psikologion, filozofion kaj pedagogion, astronomion kaj astrofizikon en la universitatoj Hamburgo kaj Vieno, kie li en 1969 doktoriĝis pri filozofio. Post asistista posteno en la "Institute for Advanced Studies" (Vieno), docenta posteno en la universitato Hamburgo kaj profesoreco pri statistiko de la universitato Bielefeld (fakultato pri sociaj sciencoj), li inter la jaroj 1974 kaj 1999 estis profesoro pri "empiria socia esploro, statistiko kaj scienca teorio" en la universitato Osnabrück. En 1980 li transiris al la fakultato pri psikologio, kie li ĝis 1999 estis profesoro pri psikologiaj metodoj, psikoterapio kaj klinika psikologio. Krome ĝis sia pensiiĝo li gvidis la institutan bibliotekon pri psikologio.

Ekde 1998 li estas docento en la "European Graduate School", Saas Fee (Kantono Valezo, Svislando), kaj estis gasta docento kaj profesoro en pluraj universitatoj de Aŭstrio, Svislando kaj Usono - interalie en 2003 la "Paul-Lazarsfeld-gastprofesorecon" de la universitato Vieno.

Laboraj fokusoj krom statistiko kaj esploraj metodoj aparte estas personocentrigita sistema teorio, en kiu ligiĝas la interfaka sistema teorio kun psikoterapiaj procesoj.

En 2004 li estis honorigita per la premio Viktor Frankl de la urbo Vieno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Jürgen Kriz en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)