Japana Prolet-Esperantista Unio
Japana Prolet-Esperantista Unio (日本プロレタリアエスペランチスト同盟 [nihon puroretaria esuperanĉisto dōmei] JPEU) estis Esperanta organizaĵo en Japanio. Ĝi estis unu el la pli granda origanizaĵo laborista Esperanto-movado. Kelkfoje, la asocio estas nomata Japana Prolet-Esperanto-Unuiĝo, J Prolet-E-ista Unio, Japana Proleta Esperanto-Unio, Japana Proleta Esperantista Unio, ktp.
JPEU fondiĝis en januaro 1931 kun ĉirkaŭ 150 membroj, kaj Akita-Ujaku (pseŭdonomo de Akita Tokuzu) fariĝis prezidanto. En 1932 la II-a kongreso de JPEU okazis, sed publike malpermesita. En 1934, ĝi jam estis frakasita de la polico. Ĝi estis landa sekcio de Internacio de Proleta Esperantistaro.
Oni metaforis la komunismajn esperantistojn kiel akvomelono. Ĝi havas ruĝan internon eĉ la ĉelo verdas, ĉar esperantistoj ekstere ŝajnas lingvistikoj sed ili estas komunistoj.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
En la artikolo Niponio de EdE (1934), oni povas legi : « Rimarkinda fakto estas, ke de kelkaj jaroj progresemaj junuloj amase kuras al marksismo, sed al ili ofte malplaĉas la mildeco homaranisma de neŭtrala E-movado. Nun reakcio furiozas. Proletaj E-istoj ne havas sufiĉan potencon por kontraŭstari subpremon de la registaro. En malliberejoj tre konsiderinda nombro da komunistoj daŭrigas aŭ komencas fervoran studon de E. » kaj poste pri JPEU « nun sufokiĝis ».
Oni ankaŭ povas legi : 1931. En jan. fondiĝo de l' tutjapana organizo, japana Prolet-E-ista Unio (JPEU), kun ĉirkaŭ 150 membroj. Filioj en Osaka, Kioto, Kobe, Okajama ktp. Akita-Ujaku fariĝas prez.; Monata organo „Proleta E-isto“. En aŭg. JPEU aliĝas al Int. Unuiga Komitato de Klasbatalaj LEA (IUK). En okt. la organo de JPEU ŝanĝas sian nomon „Kamarado“. 1932. En febr. JPEU komencas eldoni monate „Informilo de JPEU“. En marto II-a Kongreso de JPEU en Tokio. JPEU havas pli ol 10 filiojn kaj 300 membrojn. Legantoj de „Kamarado“ kalkuliĝas ne malpli ol 2,000. Japana proleta E-movado apogas sin ĉefe je inteligentularo, de komenco ĝis lasta tempo. Tion kaŭzas relative granda pezo de la inteligentularo en la proleta movado kaj lingva malfacileco de E por laboristoj parolantaj gepatran lingvon kun tute fremda strukturo al E eŭropdevena. Inter pioniroj de E-movado sin trovas sufiĉe da socialistoj. Tamen proleta E-movado marksista ekvigliĝis ĉirkaŭ 1929, kiam en la lando proleta kultura movado komencis sian viglan ekpaŝon influite de akriĝo de sociaj situacioj kaj leviĝo de revoluciaj laborist-kamparanaj movadoj. En 1931 la movado organiziĝis en tutlanda skalo en formo de JPEU kaj disvolviĝis en ĉiuj kampoj altirante al si laboristojn en sufiĉa grado. En 1932 la II-a kongreso de JPEU okazis, sed publike malpermesita. Okazis milito en Manĉurio kaj faŝisma tendenco regis la landon, subpremo al proleta kultura movado fortiĝis. Publikaj laboroj de JPEU malfaciliĝis. En 1933 KOPF, centra organizo de proleta kultura movado, estis kvazaŭ malleĝigita. Al JPEU ankaŭ ne ebliĝis funkcii antaŭ publiko kaj proleta E-movado japana revenis al la stato antaŭ fondiĝo de JPEU. |
Organoj
[redakti | redakti fonton]- Informilo de JPEU
- Kamarado (monata)
Gravaj membroj de JPEU
[redakti | redakti fonton]- Akita Tokuzu (1931)
- Izumi Sigeo (1931)
- Verda Majo (1932)
- Nakagaki Koĵiro
- Saburo Ito