Jukos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el JUKOS)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

JUKOS (ruse ЮКОС, angle YUKOS) estis unu el la plej grandaj konzernoj de Rusio, kiu agadis en la naftobranĉo (transporto, prilaboro de nafto, tergaso). Post la aresto de fondinto Miĥail Ĥodorkovskij en 2003, la firmaon trafis financa krizo kaj bankrotis en 2006.

La nomo JUKOS estas akronimo de tiuj firmaoj, kiuj partoprenis en fondo de la naftokonzerno tiel JUganskneftegas“ kaj „KujbiŝevnefteOrgSintesa“ (Юганскнефтегаз, КуйбышевнефтеОргСинтеза).

Jukos estis akirita-fondita inter perturbaj cirkonstancoj per financa helpo de MENATEP, banko de Miĥail Ĥodorkovskij.