Jukos
Etoso
Jukos | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • Konzerno vd | ||
Dum | 1993 - 1-a de aŭgusto 2006 | |
Sekvanto | Rosneft | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | Miĥail Ĥodorkovskij vd | |
Sidejo | Moskvo | |
Lando | Rusio | |
filiaj kompanioj | Vostochnaya Neftyanaya Kompaniya • Kuibyshevnefteorgsintez • Samaraneftegaz • Yuganskneftegaz vd | |
JUKOS (ruse ЮКОС, angle YUKOS) estis unu el la plej grandaj konzernoj de Rusio, kiu agadis en la naftobranĉo (transporto, prilaboro de nafto, tergaso). Post la aresto de fondinto Miĥail Ĥodorkovskij en 2003, la firmaon trafis financa krizo kaj ĝi bankrotis en 2006.
La nomo JUKOS estas akronimo de tiuj firmaoj, kiuj partoprenis en fondo de la naftokonzerno tiel JUganskneftegaz“ kaj „KujbiŝevnefteOrgSinteza“ (Юганскнефтегаз, КуйбышевнефтеОргСинтеза).
Jukos estis akirita-fondita inter perturbaj cirkonstancoj per financa helpo de MENATEP, banko de Miĥail Ĥodorkovskij.