Saltu al enhavo

Jabalón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jabalón
rivero
Bazaj informoj
Longeco 160,58 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Gvadiano
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Reĝurbo
Map
vdr
Rivero Jabalón dum postpluvega rekresko de akvoj
Rivero Jabalón la nº 6 inter alfluantoj de la rivero Gvadiano

La rivero Jabalón [ĥabalOn] estas rivero de la centro de Hispanio, ĉefa alfluanto de la rivero Gvadiano, ĉe sia maldekstra bordo, kiu fluas 161 km tra la provinco de Ciudad Real, laŭ direkto Or-Ok. Ekfluas en loko nomata «Los Ojos» (la okuloj), je 5 km de la urbeto de Montiel laŭ direkto al la ŝoseo de Villanueva de la Fuente kaj enfluas en la rivero Gvadiano ĉe Corral de Calatrava, laŭ direkto norden.

La deveno de ties nomo estas pridisputata, kvankam plej probabla estas deveno el la araba vorto Jabal aŭ Ĝabal, kiu signifas «monto». Ties bordoj gastigis populaciajn setlejojn el prahistorio, bronzepoko, antaŭromiaj popoloj (oretanoj), romiaj domaroj, visigotaj kaj arabaj, ĝis nun.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Temas pri malregula rivero kiu sekiĝas (aŭ preskaŭ) somere, dum post vintraj aŭ printempaj pluvoj povas rekreskiĝi ege alte (vidu foton).