Jahrhundertbrunnen Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jahrhundertbrunnen antaŭ la Prakatolika Paco-Preĝejo

Jahrhundertbrunnen (eo: jarcentofontano) estas historia fontano en la urbocentro de Essen el la jaro 1907, kiu nun substaras monumentprotekton.

La konstruo de la fontano komenciĝis jam la 3-an de aŭgusto 1902. Skulptisto Ulfert Janssen verkis ĝin el muŝelkalko laŭ stilo de Adolf von Hildebrand.

La fontano memorigas pri la unuigo de urbo kaj abatinejo Essen kun la reĝlando Prusio en la jaro 1802. Prusaj trupoj okupis la ĝis tiam sendependajn urbon kaj abatinejon same kiel la imperian abatejon Werden kiel kompenso por la teritorioj maldekstre de la Rejno perdintaj al franca Unua Imperio post la Napoleonaj Militoj.

La centre superrega kolosa figuro laŭ formo de sidanta laboristo kun maleo simbolas la laboron kiel tian. La enskribo konstatas: Laborkapable al laboro – ĝoje je la ripozo. Maldekstre de la laboristo la blazono de Essen kun la jarnombro 1802, kaj dekstre la blazono de la reĝlando Prusio kun la jarnombro 1902 montras sur la vera kaŭzo por la starigo de la fontano.

Fontano ankoraŭ senkonekta proksimume 1910

La inaŭgurado de la tiam senkonekta fontano okazis en 1907. En 1912 la arĥitekto de la najbara malnova sinagogo, Edmund Körner, pripensis, kiel oni povus transloki la senkonektan fontanon sur la nuna Edmund-Körner-Placo, por doni al ĝi ĝis tiam mankan malfonon. En la jaroj 1914 ĝis 1916 oni konstruis malantaŭ la fontano, en sudorienta direkto, la prakatolikan Paco-Preĝejon kun altigita antaŭplaco. Apogomuro de la altigita antaŭkorto de la preĝejo estas ĝis nun la fontana muro klare plilarĝigita.

En 1993 Jahrhundertbrunnen eniris la liston de konstruomonumentoj de la urbo Essen En 2012 oni novigis lige kun la novformado de la Edmund-Körner-Placo la enkadrigon de la fontano.

51.4561257.0164305555556