Edmund Körner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Körner
Busto de Edmund Körner en la ekspozicio de la Malnova Sinagogo je Essen
Busto de Edmund Körner en la ekspozicio de la Malnova Sinagogo je Essen
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1874 (1874-12-02)
en Dresdeno
Morto 14-an de februaro 1940 (1940-02-14) (65-jaraĝa)
en Essen
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Hidroelektra centralo Hohenstein
vdr

Edmund Körner (naskiĝinta la 2-an de decembro 1874 en Weinhübel (distrikto Görlitz); mortinta la 14-an de februaro 1940 en Essen, plena nomo: Edmund Hermann Georg Körner) estis germana arĥitekto. Li estis pretertempe membro de la artistokolonio je Darmstadt, vivis kaj verkis tamen alikaze en Essen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post konstrumetia lernotempo Körner lernis ĉe la konstrulernejo je Sulza, pli malfrue li studis ĉe la teknologia altlernejo je Dresdeno kaj ĉe la Teknologia Altlernejo je Berlino. Krom tio li estis akceptata kiel majstrolernanto de la Universitato de Artoj Berlino.

Ekde 1909 li laboris ĉe la domkonstruo-oficejo de la urbo Essen, ĝis kiam li en 1911 estis vokita al la artistokolonio je Darmstadt. Samtempe li profesoriĝis. Kiam post eksplodo de la Unua Mondmilito la laboro en la artistokolonio haltis, Körner revenis en 1916 al Essen, kie li plue verkis sukcese kiel memstara arĥitekto.

Edmund Körner estis membro de pluraj arĥitekto-organizaĵoj.

Ĉe la stratangulo Moltkestraße / Camillo-Sitte-Platz en la Moltke-Kvartalo de Essen staras la loĝo kaj verkodomo, kiun li en 1928/1929 mem konceptis kaj pli malfrue nur uzis kiel verkejo. Ĝi surmontras elementojn de la brikoesprimismo kaj de la Nova Konstruo. Tuj apude, ĉe Camillo-Sitte-Placo, li konstruis mallonge poste sian loĝodomon.

Konstruaĵoj kaj skizoj[redakti | redakti fonton]

Malnova sinagogo de Essen
Katolika paroĥa preĝejo Hl. Schutzengel en Essen-Frillendorf
Verko- kaj (komence ankaŭ loĝo-)domo, kiun Edmund Körner mem skizis kaj starigis en la Moltke-Kvartalo de Essen
  • 1906: Konkursa skizo por la sinagogo en Frankfurto ĉe Majno (ne realigita)
  • Konkursa skizo de 1908, realigo 1911–1913: sinagogo en Essen (post 1945 aliuzata, ekde 1985 sub monumentprotekto)
  • 1909–1910: Tiegelschule[1]) en la kvartalo Segeroth (konserviĝinta)
  • 1910: Portalo de la Orienta Tombejo je Essen (ŝangita)
  • 1910–1911: Reĝa Konstrumetia Lernejo (pli malfrue: komercolernejo, nun Robert-Schmidt-Metilernejo) en la Moltke-Kvartalo de Essen (parte ŝanĝita)
  • 1910–1912: Loĝodomo por Eugen von Waldthausen en Essen (detruita)
  • 1911: Konkursa skizo por la komerca domo de firmao A. Eick Söhne en Essen (ne realigita)
  • 1911–1913: Plietenda konstruaĵo de „Dippelshof“ por Friedrich Wilhelm Bullrich en (Mühltal-) Traisa ĉe Darmstadt (sub monumentprotekto). Kelkaj mebloj, kiujn konceptis Körner, troviĝas en la muzeo de la artistokolonio je Darmstadt sur Matilda-Altaĵo.[2]
  • 1913–1914: Ofico- kaj loĝodomo en Essen, stratangulo Zweigertstraße/Kortumstraße (sub monumentprotekto).
  • 1914: „Modopavilono“, „cigaredopavilono“ k.a. konstruaĵoj sur la ekspozicio de la artistokolonio je Darmstadt en 1914 (pretertempaj konstruaĵoj)
  • 1914–1915(?): Administrejo de karbominejo Amalie en Essen-Altendorf[3]
  • 1914–1920: Administrejo de Arenberg'sche AG für Bergbau und Hüttenbetrieb en Essen (detruita)
  • 1916–1920: Loĝdomo por industriisto Reinhold Becker en la ĝardenurbo Meererbusch (nur du flankdomoj konserviĝis)
  • 1919–1920: Domoj de la maŝinfabriko Mackensen en Magdeburg (konserviĝinta)
  • 1920–1921: Fraŭloloĝdomo de karbominejo Helene en Essen (konserviĝinta)
  • 1920–1923: Plietenda konstruaĵo de Rheinisch-Westfälischen Kohlen-Syndikats (RWKS) en Essen (lastaj konstruaj restaĵoj malkonstruitaj en 1997)
  • 1921–1922: „Kolonio ĉe Kaiserpark“ en Essen-Altenessen (ŝanĝita)
  • 1922–1923: Diversaj novkonstruaĵoj de Karbominejo Präsident en Bochum-Hamme (1943 detruita)
  • 1922–1925: Akvocentralo Hohenstein en la Ruhr ĉe Witten (konserviĝinta)
  • 1922–1927 (en du konstrutranĉoj): borso en Essen (ekde 1934: Haus der Technik) (post gravaj militdetruoj treege ŝanĝita)
  • 1923–1928: Preĝejo Hl. Schutzengel en Essen-Frillendorf (sub monumentprotekto)
  • 1924: Tombo por Gertrud Luther (edzino de Hans Luther) en Berlino (ne konserviĝinta)
  • 1925: Konkurso für das Rathaus in Bochum (nicht ausgeführt)
  • 1925–1926: Turakvujo en Essen-Frillendorf (konserviĝinta, necerta atribuado)
  • 1925–1929: Novkonstruaĵoj de la Folkwang-Muzeo ĉe la Bismarck-Strato, Essen (detruita)
  • 1926: Duloĝeja domo Grab / Brune en Mannheim (ŝanĝita)
  • 1927: Konkursa skizo por la preĝejo en Frankfurto ĉe Majno (ne realigita)
  • 1927: Konkursa skizo por la administrejo de la Siedlungsverbandes Ruhrkohlenbezirk (SVR) en Essen (3-a premio, realigita laŭ la unuaranga skizo de Alfred Fischer)
  • 1927–1929: Loĝodomo por Friedrich Bergius en Hajdelbergo (parte ŝangita)
  • 1928: Liga prezidejo de la Siedlungsverbandes Ruhrkohlenbezirk (SVR) en Essen (verändert)
  • 1928–1929: Propra verko- (kaj komence ankaŭ loĝo-)domo, Essen, Moltke-Strato / Camillo-Sitte-Placo (konserviĝinta)
  • 1929–1930: Propra loĝodomo, Essen, Camillo-Sitte-Placo 1 (konserviĝinta; tuj apud la verkodomo)
  • 1930: Loĝokolonio en Essen-Altenessen (ŝangita)
  • 1930–1931: Fabrikkonstruaĵo de Ford Motor Comp. AG en Köln-Niehl (pli malfrua „Halo A“, ekde 1997 sub monumentprotekto)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bildoj en la retpaĝaro de la lernejo. Arkivita el la originalo je 2007-09-22. Alirita 2013-08-13.
  2. Museum kauft Toilettentisch. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung de la 12-a de majo 2011, p. 52.
  3. Beschreibung des Gebäudes auf www.architektur-ruhr.de. Arkivita el la originalo je 2010-05-16. Alirita 2013-08-13.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Busch: Bauten der 20er Jahre an Rhein und Ruhr. Architektur als Ausdrucksmittel. J. P. Bachem, Kolonjo 1993, ISBN 3-7616-1089-0.
  • Barbara Pankoke: Der Essener Architekt Edmund Körner (1874–1940). Leben und Werk. VDG, Vajmaro 1996, ISBN 3-929742-88-8.
  • Wolfgang Pehnt: Die Architektur des Expressionismus. 3-a eldono, Hatje-Cantz, Ostfildern 1998, ISBN 3-7757-0668-2.