Moltke-Kvartalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rigardo super la Moltke-Kvartalo ekde sudoriento (2009)

La Moltke-Kvartalo estas kvartalo de Essen proksime al la urbocentro, proks. 1,2 kilometrojn birdfluge sudoriente de la ĉefa stacidomo. Ĝin limigas la stratoj Kronprinzenstraße, Ruhrallee, Töpferstraße, Rellinghauser Straße samkiel la fervojo de Essen Ĉefstacidomo al Essen-Werden, kiu ankaŭ kondukas al Duseldorfo kaj Kolonjo. Administracie ĝi apartenas al la urbopartoj Sudorienta Kvartalo kaj Huttrop. La centron de la Moltke-Kvartalo formas la profesi-edukejo Robert-Schmidt-Berufskolleg, la iama Reĝa Konstrumetia Lernejo je Essen, ĉe la stratangulo Moltkestraße/Robert-Schmidt-Straße.

Rigardo super la Moltke-Kvartalo ekde nordo (2009)

Urboplanado[redakti | redakti fonton]

La Moltke-Kvartalo estis konceptita komence de la 20-a jarcento kiel urbokonstrua unueco. Responde al la manko de altvaloraj loĝdomoj por la burĝa klaso en la prospera kaj bonhava urbo Essen la vizia urboplanisto kaj elekta oficisto Robert Schmidt planis ĝin laŭ vidpunktoj, kiuj parte ankoraŭ nun estas validaj kaj tiam estis novigaj. Al tio apartenis inter alie la instalado de larĝaj aerumobreĉoj per larĝaj stratoj kaj seninterrompaj verdozonoj. Multaj stratoj pasas iomete kurbaj laŭ la ideo de la „artisma urbokonstruo“, kiun propagandis Camillo Sitte. Placoj kaj verdejoj eniĝis laŭ funkciismaj kaj artismaj vidpunktoj en la komponaĵon. Vastaj parkoj kun parte grandaj ludo- kaj sportokampoj tuj apud la loĝdomoj – eĉ la tenisejoj estis planitaj jam en 1908 – konformis kun la ideoj de la „reforma urbokonstruo“, kun la ideo de la „popolparko“ same kiel kun la ideo de la ĝardena urbo kaj estas vigle uzataj ankoraŭ nun. La nomado de la stratoj en la kvartalo laŭ gravaj arĥitektoj kiel Karl Friedrich Schinkel, Gottfried Semper, Joseph Maria Olbrich kaj aliaj montras la adoron por la arĥitekturo, dum kiam la nomado laŭ la prusa ĉefgeneralo Helmuth von Moltke por la plej granda strato kaj por la plej granda placo de la kvartalo ja pli ŝuldiĝas al la pensmaniero inter la jarcentoŝanĝiĝo kaj Unua Mondmilito.

Reformarĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1908 oni surkonstruis la terenon de proksimume 0,5 km², kiun la urbo estis vendinta. Ekestis pompaj vilaoj same kiel duoblaj kaj seriaj domoj kaj ankaŭ sidejoj de firmaoj, kiujn la konstruigantoj igis starigi laŭ individuaj planoj kaj la respektiva monujo – ĉiuj laŭ la stilo de la reformarĥitekturo. Kiel centro, kiu per sia horloĝoturo superstaras ĉion, oni konstruis inter 1908 kaj 1911 la Reĝan Konstrumetian Lernejon je Essen.[1] Post kiam en la domo intertempe loĝis la Ŝtata Inĝenierlernejo pri Konstruado, la 30-an de aŭgusto 1982 ĉi tie ekfunkciis la Komerca Lernejo 3 de la Urbo Essen, Kie ekde aŭgusto de 2000 nomiĝas Robert-Schmidt-Berufskolleg.[2] Georg Metzendorf, Edmund Körner kaj aliaj konataj arĥitektoj kreis en la tuja ĉirkaŭo por la supera burĝaro arĥitekturon, kiu siatempe disponigis loĝospacon por altaj kaj parte – precipe en pompaj vilaoj – por plej altaj postulemoj kaj kiu ankaŭ post cent jaroj plue prezentas avidatan loĝokvartalon. Ĉe la Moltke-Placo Otto Bartning konstruis por la malnov-luterana paroĥo sian unuan preĝejon en Germanujo (konsekrita en 1910)[1] kaj planis pli malfrue per la Auferstehungskirche konstruita en 1929 tuj proksime unu el la plej gravaj modeloj de moderna preĝejkonstruo en Mezeŭropo. Ĉe la stratangulo Moltke-Strato/Camillo-Sitte-Placo en 1928/1929 ekestis la loĝo- kaj verkodomo de Edmund Körner, kiu montras elementojn kaj de la moderna arĥitekturo kaj ankaŭ de industriaj konstruaĵoj kiel tiuj sur Minejo Zollverein. Kelkaj el la malnovaj domoj kaj la Moltke-Ponto nun substaras la monumentprotekton. Por grandparto de la kvartalo ekzistas ekde 1983 regularon pri la domokonservado, por kiu la tradicie memkonscia loĝantaro de la kvartalo treege aktivas.

Rigardo super la Wiebe-Verdejo ekde sudoriento (2009)

Verdejoj[redakti | redakti fonton]

Krom la parkaranĝoj kaj la multaj maljunaj arboj la antaŭĝardenoj apartenaj al la domoj laŭ la planado de Robert Schmidt kontribuas al tio, ke la Moltke-Kvartalo – aparte el la birdoperspektivo – aperas kiel verda ĝardenurbo. Kontraste al ĝardenurbo laŭ orginia senco en la Moltke-Kvartalo tamen ne ekzistas spaca separo inter laboraj kaj loĝaj areoj. Male en la Moltke-Kvartalo la laborlokoj – esence sur la terenoj edukado, medicino, administrado, (inĝenier-)oficejoj, juristejoj – pordo ĉe pordo kun loĝdomoj. Publikaĵo de la Ligo de Germanaj Arĥitektoj kaj de la Urbo Essen el 2004 (vd. malsupre) sciigas, ke la Moltke-Kvartalo origine estis planita por proks. 4.000 loĝantoj kaj proks. 3.000 laborlokoj.

En la suda parto de la Moltke-Kvartalo oni kreis ekde 1925 per la Wiebe-Verdejo nekutiman parkaranĝon – unuafoje en Germanujo. La publika parkaranĝo situas je tio en la interna kampo de la domblokoj aranĝitaj ĉirkaŭ ĝi: La malantauaj ĝardenoj de la unuopaj domoj limiĝas rekte ĉe la parko kun ĝia infanludejo kaj ĝiaj verdejoj.

Nuntempa arto[redakti | redakti fonton]

Je treega vidaĵo-kontrasto al la kontraŭa malnova domlinio ĉe la norda Moltke-Placo la galeriisto Jochen Krüper el Essen (mortinta en 2002) kunportis ekde 1981 sur la herbejo de la Moltke-Placo kune kun Dr. Uwe Rüth (antaŭe direktisto de la Skulptaĵomuzeo Glaskasten je Marl) ein Skulpturenensemble hochwertiger zeitgenössischer Kunst zusammengestellt (siehe Literatur). Krom gravajn verkojn de Heinz Breloh, Hannes Forster, Gloria Friedmann, Lutz Fritsch, Friedrich Gräsel, Ansgar Nierhoff kaj Ulrich Rückriem, kiujn nun konserva kaj flegas patrone la asocio Kunst am Moltkeplatz e. V. KaM, ekde 2010 oni prezentas kadre de la projekto junge Kunst am Moltkeplatz [nova arto ĉe Moltke-Placo] respektive dum limigita tempo selektitan novan verkon. Aliloke en la kvartalo troviĝas nuntempa arto en la libera aero, ekzemple ĉe la stratangulo Moltke-Strato/Schinkel-Strato same kiel sur privataj terpecoj, ekzemple ĉe la norda Moltke-Placo kiel skulptaĵensemblo Moltke-Placo je Essen (vidu malsupren).

Plue[redakti | redakti fonton]

En la Schinkel-Strato 34 staras la iama loĝodomo de Gustav Heinemann, unua elektita ĉefurbestro de Essen post la Dua Mondmilito kaj tria prezidanto de la Federacia Respubliko de Germanujo.[4] Ĉe Moltke-Strato 31 troviĝas la filio de la Germana Federacia Banko en Essen. La malsanulejo de Fondaĵo Huyssen ĉe la Henrici-Strato kaj la Elizabeta-Malsanulejo sur la alia flanko de la Ruhr-Aleo prezentas kune kun la ĉirkaŭaj institucioj pezocentron de la medicina provizo.

En la jaro de RUHR.2010 – Kulturhauptstadt Europas la malnov-luterana eklezia komunumo festis la 100-jara ekzisto de sia preĝejo, kiun konstruis Otto Bartning kaj kiu nun staras sub monumentprotekto. Pli malfrue en la jaro la apudloĝantoj de la Moltke-Placo festis ties nomadon ankaŭ antaŭ 100 jaroj. La iama Reĝa Konstrumetia Lernejo je Essen (la nuna Robert-Schmidt-Berufskolleg), kiun konstruis Edmund Körner, festis la 16-an de novembro 2011 la 100-jaran jubileon de sia inaŭgurado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Memortabulo ce la domo
  2. Hejmpaĝo de Robert-Schmidt-Berufskolleg, historio
  3. Memortabulo ĉe l'objekto
  4. Indika tabulo ĉe la objekto

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tankred Stachelhaus: Das Essener Moltkeviertel – Weltweit einzigartige RaumKunst (= Rheinische Kunststätten, kajero 521.) Kolonjo 2010, ISBN 978-3-86526-051-2
  • Silke Lück: Das Moltkeviertel in Essen. (= Rheinische Kunststätten, kajero 449.) Köln 2000, ISBN 3-88094-858-5
  • Bund Deutscher Architekten, Stadt Essen – Amt für Stadtplanung und Bauordnung (eldoninto): Visionäres Essen – Von der Industriestadt zur Dienstleistungs-Metropole. (Katalogo pri la samnoma ekspozicio (parto 1) okaze i.a. de la urba jubileo „1150 jaroj urbo kaj kolegiato Essen“ en 2002 kaj en la viena planejo de la magistrato de la urbo Vieno, MA 18 17.03., 06.04 2005, V.i.S.d.P. Ernst Kurz.) Essen 2004 (2-a, kompletigita eldono).
  • Uwe Rüth (eldoninto): Material und Raum, Installationen + Projekte, Kunst im öffentlichen Raum. Galerio Heimeshoff Jochen Krüper, Essen 1990/1991, ISBN 3-928417-01-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]