Friedrich Gräsel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Gräsel
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1927 (1927-05-25)
en Bochum
Morto 8-an de julio 2013 (2013-07-08) (86-jaraĝa)
en Osnabrück
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Hamburga universitato
Okupo
Okupo skulptisto • universitata instruisto • ceramikisto
vdr
Friedrich Gräsel, Hannover Tor, 1978/1981, valorŝtalo, ardigita. Starloko: Moltke-Placo, Essen

Friedrich GRÄSEL (naskiĝinta la 26-an de majo 1927 en Bochum; mortinta la 8-an de julio 2013 en Osnabrück) estis germana skulptisto.

Post militservo kaj militkaptiteco li faris la abituron kaj studis ekde 1952 ĝis 1956 ĉe la artaj altlernejoj en Munkeno kaj Hamburgo, tie ĉi ankaŭ ĉe la universitato. Ekde 1958 ĝis 1970 li instruis arton ĉe gimnazioj en Nordrejn-Vestfalio kaj instruis ekde 1970 ĝis 1978 ĉe la pedagogia altlernejo je Monastero kaj ĉe la Universitato Duisburg-Essen. Ekde 1979 ĝis 1984 li gastprofesoris ĉe la universitato de Heluano ĉe Kajro kaj ekde 1982 ĝis 1988 li estis profesoro pri plastika formado en Essen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]