Jaime Rosales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaime Rosales
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1970 (1970-01-01) (54-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Escuela Internacional de Cine y Televisión
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • reĝisoro
vdr

Jaime ROSALES (Barcelono, 1970) estas hispana kin-reĝisoro kaj produktoro.

Li studis kinon en Kubo kaj Aŭstralio. Lia unua filmo, nome Las horas del día (La horoj de la tago), ricevis la Premion de la Internacia Kritiko en la Duonmonato de Kinreĝisoroj en la Festivalo de Cannes. En 2007 li premierigis sian duan filmon, nome La soledad (La soleco). Pro tiu li ricevis la Goya-premion al plej bona reĝisoro, kaj ankaŭ la filmo mem estis premiita kiel la plej bona filmo. En ĝi Rosales malfermas novan rakontan kaj vidan formon, nome la plurvidado, per kiu oni povas rigardi la samtempan agadon de kelkaj roluloj en diversaj kadroj.

Li realigis ankaŭ kurtojn.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2003 Las horas del día
  • 2007 La soledad
  • 2008 Tiro en la cabeza
  • 2012 Sueño y silencio
  • 2014 Hermosa juventud
  • 2018 Petra
  • 2022 Girasoles silvestres

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jaime Rosales en la hispana Vikipedio.