Jaisalmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
urba panoramo
Jaisalmer Panorama.jpg
urba panoramo
Jaisalmer
Jaisalmer view.jpg
Administrado
Poŝtkodo 345001 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65 471  () [+]
Loĝdenso 12 837 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 55′ N, 70° 55′ O (mapo)26.91666666666770.916666666667Koordinatoj: 26° 55′ N, 70° 55′ O (mapo) [+]
Alto 225 m [+]
Areo 5,1 km² ( 510 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Jaisalmer
Situo de Jaisalmer

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Jaisalmer [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jaisalmer (angle kaj ankaŭ raĝastane kaj hindie la kutima latinliterigo, raĝastane बिकाणो, hindie जैसलमेर, en Esperanto Ĝajsalmero, noma signifo "la suna urbo") estas urbo en la subŝtato Raĝastano de la federacia ŝtato Barato. La urbo situas en la okcidento de la subŝtato, meze de la dezerto Tar, en distanco de 575 kilometroj al la subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro. Laŭ la nombro de loĝantoj en komparo al aliaj barataj metropoloj malgranda urbeto, la urbo tamen internacie konatas pro la impresa arkitekturo de multaj historiaj konstruaĵoj el flaveca sabloŝtono: la urbo kroniĝas fare de fortikaĵo, kiu enhavas la palacon kaj plurajn templojn, sed ankaŭ en la ĉirkaŭaj urbopartoj estas multaj pitoreskaj temploj, privataj domoj kaj pordegoj.

Aparte gravaj lokoj por la lokuloj pro la dezerta situo de la urbo estas la ĉirkaŭaj pluvakvaj lagoj, kiuj historie provizis la loĝantojn per vivnecesa akvo kaj kiuj estas ĉirkaŭataj per templetoj. En la urbo la precipa lago nomiĝas Gadsisar, elfosita en 1367, sed en la ĉirkaŭaĵo estas pluraj pliaj, ekzemple la pitoreska Amar Sagar.

lago Gadsisar dum sunleviĝo
templa lago Amar Sagar en la urba ĉirkaŭaĵo