Jajurvedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paĝo de Vajasneyi samhita trovita en Ŝukla Jajurvedo (Sanskrito, Devanagari skribmaniero). Tiu versio de la manuskripto ekas per salutoj al Ganeŝo kaj Sadaŝiva (Ŝivismo).

JajurvedoYajurveda (sanskrite यजुर्वेदः, yajurvedaḥ, el yajus kun signifo "adorado",[1] kaj veda kun signifo "sciaro") estas la ĉefa Veda de prozaj mantroj por adoraj ritaroj.[2] Antikva Veda Sanskrita teksto, ĝi estas kompilaĵo de rit-oferaj formuloj kiuj estas dirita de pastro dum individuo plenumas ritajn agojn kiel tiuj antaŭ la fajno de la "ĝajna" por la oferoj.[2] Jajurvedo estas unu el la kvar Vedoj, kaj unu el la skribaĵoj de Hinduismo. La preciza jarcento de la kompono de la Jajurvedo estas nekonata, kaj ĉirkaŭkalkulita de Witzel inter 1200 kaj 800 a.K., samtempa kun Samavedo kaj Atarvavedo.[3]

Jajurvedo estas ofte grupigita en du flankoj – la "nigra" aŭ "malhela" (Kriŝna) Jajurvedo kaj la "blanka" aŭ "brila" (Ŝukla) Jajurvedo. La termino "nigra" sugestas "la nearanĝitan, neklaran, varian kolekton" de versoj en Jajurvedo, kontraste al la "blanka" kiu sugestas la "bone aranĝitan, klaran" Jajurvedon.[4] La nigra Jajurvedo survivis en kvar recenzoj, dum nur du recenzoj de la blanka Jajurvedo survivis ĝis nuntempe.[5]

La plej frua kaj plej antikva tavolo de Jajurveda "samhita" (kolekto) inkludas ĉirkaŭ 1 875 versojn, kiuj estas distingitaj sed elprenitaj kaj relaboritaj el la fundamento de versoj en Rigvedo.[6][7] La meza tavolo estas komponita de la Satapatha Brahmana, unu el la plej grandaj Brahmana-j tekstoj en la Veda kolekto.[8] La plej nova tavolo estas komponita de la plej granda kolekto de unuarangaj Upaniŝadoj, influaj al variaj skoloj de Hindua filozofio. Tiuj tekstoj estas la Brihadaranĝaka Upaniŝado, la Iŝa Upaniŝado, la Taittirija Upaniŝado, la Katha Upaniŝado, la Ŝvetaŝvatara Upaniŝado kaj la Maitri Upaniŝado.[9][10]

Du el la plej antikvaj survivantaj manuskriptaj ekzempleroj de la Ŝukla Jajurvedo estis malkovrita en Nepalo kaj Okcidenta Tibeto, kaj tiuj estis datitaj de la 12-a jarcento.[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1994) Worship. A&C Black. ISBN 978-0-567-26232-5.
  2. 2,0 2,1 Michael Witzel (2003), "Vedas and Upaniṣads", en The Blackwell Companion to Hinduism (Editor: Gavin Flood), Blackwell, (ISBN 0-631215352), pp. 76-77
  3. Witzel 2001, p. 6.
  4. Paul Deussen, Sixty Upanishads of the Veda, Volume 1, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120814684), pp. 217-219
  5. CL Prabhakar (1972), The Recensions of the Sukla Yajurveda, Archív Orientální, Volume 40, Issue 1, pp. 347-353
  6. Antonio de Nicholas (2003), Meditations Through the Rig Veda: Four-Dimensional Man, (ISBN 978-0595269259), pp. 273-274
  7. Edmund Gosse, Short histories of the literatures of the world el Google Books, New York: Appleton, p. 181
  8. Frits Staal (2009), Discovering the Vedas: Origins, Mantras, Rituals, Insights, Penguin, (ISBN 978-0143099864), pp. 149-153, Citaĵo: "The Satapatha is one of the largest Brahmanas..."
  9. Paul Deussen, The Philosophy of the Upanishads, Motilal Banarsidass (2011), (ISBN 978-8120816206), p. 23
  10. Patrick Olivelle (1998), Upaniṣhads, Oxford University Press, (ISBN 0-19-282292-6), pp. 1-17
  11. (2019) The Two Oldest Veda Manuscripts: Facsimile Edition of Vājasaneyi Saṃhitā 1–20 (Saṃhitā- and Padapāṭha) from Nepal and Western Tibet (c. 1150 CE). Harvard University Press (Harvard Oriental Series 92). ISBN 9780674988262.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]