Jakab Csúzi Cseh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jakab Csúzi Cseh [ĉUzi ĉe], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csúzi Cseh Jakab estis hungara pastro, kalvinana episkopo, teologo.

Jakab Csúzi Cseh [1] naskiĝis en 1639 en Hungara reĝlando en Losonc (nuntempa Lučenec en Slovakio), li mortis la 22-an de marto 1695 en Pápa (Hungara reĝlando).

Kovrilpaĝo de verko de Csúzi

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jakab Csúzi Cseh frekventis kolegiojn en Pápa kaj Sárospatak. Li ekinstruis en Kecskemét en 1661. Post 2 jaroj li plulernis eksterlande, kie li doktoriĝis. En 1668 li estis vicpastro en Komárom. En 1673 li estis forpelita pro la religia persekutado, eĉ poste li estis kondamnita. Post jaroj li liberiĝis. Li pasis tempon en Svislando, poste li estis pastro en 1676 en Losonc, en 1680 en Kocs. En la sekva jaro ankaŭ li partoprenis en la parlamenta laboro en Sopron, poste li estis predikisto (baldaŭe pastro) en Debrecen. En 1692 li iris al Pápa por esti kalvinana pastro. En la sekva jaro li estis elektita episkopo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Disputatio Metaphysica De Necessario et Contingente…’’ (1660)
  • ’’Kincses Tar-haz Avagy Az élő s elevenítő Igaz Hitnek Idvesseges Gyakorlása…’’ (1668)
  • ’’Lelki Bölcsességre Taníto Oskola…’’ (1680)
  • ’’Alkalmatos időben mondott Beszed, a Szenteknek Edgyessegeről,,,’’ (1694)

Fontoj[redakti | redakti fonton]