Jakab Fiala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakab Fiala
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1697 (1697-02-02)
en Rákoš
Morto 1-an de oktobro 1733 (1733-10-01) (36-jaraĝa)
en Brezno
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakab Fiala, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fiala Jakab estis hungara pastro, monaĥo, instruisto, poeto.

Jakab Fiala [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1697 en Hungara reĝlando en Rákos (nuntempa Rákoš (distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo) en Slovakio), li mortis la 1-an de oktobro 1733 en Breznóbánya (nuntempa Brezno en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri lernojaroj de Jakab Fiala mankas informoj. Post instruado li aliĝis al la piaristoj en 1716 en Vác, poste jam en tiu urbo li daŭris la instruadon. Ekde 1719 li studis teologion en Privigye, sed samtempe li instruis en la loka gimnazio. En 1720 li instruis en Breznóbánya, en la sekvaj jaroj en pluraj lokoj, ekzemple en Privigye, Szeged, Pest (urbo), Kecskemét. Kelkfoje li estis lernejestro aŭ monaĥejestro en diversaj lokoj.

Li estas taksata, kiel elstara pedagogo, krome estas menciindaj liaj poemoj kaj lernejaj dramoj. Tiutempe mankis en Hungarlando teatrejoj, la sola ebleco estis aranĝi teatraĵojn en lernejoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szegedidos (1735) - latinlingva epopeo pri Szeged
  • Virtus Praemiata de Joanne Corvino - prezentita latinlingva teatraĵo
  • Improvida Providentia de Stephano Moldaviae Vojvoda - prezentita latinlingva teatraĵo
  • Comtemptus divitiarum propter libertatem ab Albidio expetitus és a Zelotypia religionis Christianae in Brennino Bulgarorum rege - prezentita latinlingva teatraĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]