Jakob Hintze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jakob HINTZE (naskiĝis en 1622 en Bernau ĉe Berlino, mortis en 1702 en Berlino) estis ekde 1651 urbomuzikisto en Stettin. Ekde 1659 li aktivis en Berlino. Post la morto de Johann Crüger li publikis postajn eldonaĵojn de la kantaro "Praxis pietatis melica" . Li komponis i.a. pri poemo de Paul Gerhardt la sakralan kanton "Gib dich zufrieden und sei stille" [Ho, kontentiĝu, trankviliĝu] (en la germana evangelia kantaro la N-ro 371), . Ties melodion muzikigis Johann Sebastian Bach en sia samnoma kantato.