Jakobo benante la filojn de Jozefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakobo benante la filojn de Jozefo.

Jakobo benante la filojn de Jozefo (nederlande Jacob zegent de zonen van Jozef) estas ole-pentraĵo de la nederlanda artisto Rembrandt, farita en 1656, kaj nun ekspoziciata en la Kastelo Wilhelmshöhe, Kaselo.[1]

Jakobo benante la filojn de Jozefo montras scenon el la Malnova Testamento precize en la Genezo, Ĉapitro 48.[2] En tiu sceno, Jozefo portas siajn du filojn (nome Manase kaj Efraim (filo de Jozef)) al sia mortinta patro Jakobo por ke ili povu ricevi la familian benon. Laŭ la tradicio, la plej aĝa filo estas benita per la dekstra mano de la patriarko.[3] Tamen, Jakobo intence krucis siajn brakojn kaj metis sian dekstran manon sur la kapo de Efraim (la plej juna filo) kaj sian maldekstran manon sur la kapo de Manase (la plej aĝa). Jozefo malŝatis tion kaj miskompreni, ke lia patro eraris. Kiam Jozefo klopodis al korekto, Jakobo malakceptis, kaj diris al Jozefo, ke li intence benis la pli junan filon.

Rembrandt famas pro sia uzado de lumo kaj umbro (chiaroscuro) kaj Jakobo benante la filojn de Jozefo ne estas escepto.[4] Tio altiras la atenton al la ĉefaj roluloj Jakobo, Jozefo, Efraim, Manas kaj Asenath dum malhelas la fono. Precize, ŝajnas ke haloo ĉirkaŭas Efraim dum li estas benata. Rimarkindas ankaŭ la elstaraj koloroj uzitaj de Rembrandt. Flavaj, brunaj kaj ruĝaj havigas al la pentraĵon stilon kiu estas “kaj intima kaj sakra, milda kaj solena”.[5] Fakte la pentraranĝo montras la kvin figurojn lumigitajn en la centro, enkadritaj per forta riĝa koloro de la lito malsupre, kaj malhela fono dekstre, maldekstre kaj supre. Fizike estas diagonalo, kiel en multaj pentraĵoj de Rembrandt formita per la blanka figuro de la benanto al la benato (de maldekstre supre al dekstra malsupro).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]