Jaldao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tradicio > Festa kaj feria tago > Jalda < Irano, Afganio, kurdoj, araboj


Jaladao-tablo en Amsterdamo en 2011

Jaldao, Jaldanokto, jaldaa noktonokto de Jaldao perse Ŝab-e Jalda (perslitere: یلدا شب) aŭ Ĉelleo, ĉellenokto, ĉellea nokto, aŭ nokto de ĉelleo, perse Ŝab-e Ĉelle (perslitere: شب چله) estas festo originale festita en la plej longa nokto de la jaro en la norda hemisfero, tio estas, tuj antaŭ la vintra solstico.

En multaj kulturoj ne nur la irana, sed ankaŭ afgana, kurda, araba kaj eĉ en la aŭstralia kaj kanada, tiu ĉi vespero estas honorata kaj festata. Dum tia notko oni multe voĉlegas poezion kaj rakontas. Oni konsumas granatojn, akvomelonojn, nuksojn kaj dolĉaĵojn. La jaldo-nokto estas signo de solidarceo, homa kunesto kaj festado de la vivo.

Origino[redakti | redakti fonton]

La 13a-jarcenta irana poeto Sadio skribis en sia tre fama poemaro Bustano (Aromejo): "La vera mateno ne estos veninta, ĝis la jaldaa nokto estas irinta". Sekve de la irana kalendara reformo de 1925, kiu alligis iujn laŭsezonajn eventojn al specifaj tagoj de la kalendaro, Jaldao festiĝis je la nokto antaŭ kaj de la unua tago de la deka monato (dejo). Depende de laŭsezona ŝanĝo, ĉi tiu tago povas foje esti tago antaŭ aŭ tago post la reala vintra solstico.

Sekve de la falo de la sasanida imperio kaj la posta altiĝo de Islamo, la religia signifo de la evento estis perdita, kaj kiel aliaj Zoratruŝmismaj festoj, ankaŭ Jaldao fariĝis socia okazaĵo kiam familio kaj intimaj amikoj kolektiĝas kune. Malgraŭ tio, la deviga servado de freŝaj fruktoj dum vintromezo estas rememorigaĵo pri la antikvaj kutimoj alvokantaj la diojn petante ilin protekti la vintrajn kultivaĵojn.

Jaldao hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Familioj ankoraŭ plenumas tradiciajn kolektiĝojn dum Jaldao. Iranaj radioj kaj televidoj dissendas specialajn programojn dum la nokto de jaldao. Akvomelonoj estas lokitaj sur la korsio, tradicia meblo simila al tre malalta tablo, ĉirkaŭ kiu la familio sidas sur la tero. Sur ĝi, vasta kovraĵo el lano estas sternita, tiel ke ĝiaj randoj atingas la teron, homoj lasas siajn piedojn sub la tablon. Sub la korsio, varmo estas produktita per karbo, elektro aŭ gaso. Junularo okazigas jalda-partiojn.

Tiunokte iuj irananoj ne dormas ĝis la tagiĝo, cele al "helpi al patrino nokto naski sian infanon, la suno". Tiun festadon akompanas manĝado, dancoj kaj kantado. Fakte la maniero festi tiun nokton varias laŭ la malsamaj regionoj de Irano. Inter la tradicioj de Jaldao oni trovas manĝadon de sekigitaj fruktoj kaj nuksoj, tranĉaĵojn de akvomelonoj, rikoltitaj dum la somero, manĝado de meleagro, ktp.

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interkultura edukado