Jalioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jalioj
etno en Indonezio • Indoneziaj indiĝenoj
Indonezianoj
Suma populacio
133 812
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Jalio de la valo Baliem.

La Jalioj estas Papua popolo de Melanezio kiu loĝas en la indonezia provinco Papuo en Okcidenta Nov-Gvineo. Oni ĉirkaŭkalkulas inter 15 000 kaj 50 000 jalioj, depende de la fontoj. redaktata Ili loĝas oriente de la Valo Baliem en la papuaj altaj teroj. La dania vorto por "orientaj teroj" estas "jali", el kio deveas la terminon "jalioj" sen certa memidentigo.[1][2]

La teritorio de la jalioj estas inter la riveroj Ubahak oriente kaj Sibi, Yahulie kaj Podeng okcidente. Iliaj ĉefaj urboj estas Angguruk kaj Kosarek, kiuj estas tre izolaj pro la malfacilaj terenkondiĉoj. La ĉefa alireblo estas per aero. La vilaĝoj estas alireblaj nur post piedirado dum horoj. Ilia teritorio estas konata kolektive kiel Yalimo.[2] Okcidente loĝas la Danioj; nordokcidente, parte en montaroj, la Lanioj; oriente kaj sude estas la teritorioj de Eipo kaj Mek.

Nuntempe la jalioj estas kristanigitaj ĉefe fare de protestantaj misiistoj. Ĝis la 1970-aj jaroj estis informoj pri kanibalismo. Nuntempe la jalioj loaĝs en vilaĝoj de rondoformaj domoj sur fostoj, kun domoj por virinoj kaj domoj apartaj por viroj. La trinkakvo, la akvo por hejma uzado kaj la forĵetenda akvo estas tre strikte separataj. La jalioj estas ĝenerale tre malaltaj (parte pli malalta ol 150 cm).

Tradicie viroj vestas sin nur per penisingo ("koteka") kaj ŝnuroj ĉirkaŭ la talio. Ili uzas foje hararretojn kun pinto al kolo. Virinoj vestas jupojn el vegetalaj kareksaj fibroj. Tamen nun oni uzas ankaŭ ĉemizojn kaj pantalonojn. Ili manĝas ĉefe batatojn kaj tarojn, kiuj estas kultivataj pere de migra kampokultivado. Aliaj manĝofontoj estas tipaj de ĉasistoj-kolektistoj.[2] Por festoj kiel nuptoj, oni buĉas porkojn, kiuj estas bredataj libere. Fruktoj ne estas kutime parto de la dieto.

Temas pri patriarkeca socio, en kiuj viroj zorgas pri domkonstruado kaj ĉasado, dum virinoj pri kultivado kaj kolektado.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Garve, Roland. Irian Jaya. Die verlorene Steinzeit, (In German), Leipzig and Weimar: Kiepenheuer Verlag, p. 49. ISBN 3-378-00456-8.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Milliken, W. Ethnobotany of the Yali. Royal Botanic Garden, Edinburgh. (PDF) Arkivigite je 2018-07-22 per la retarkivo Wayback Machine