Jamón, jamón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jamón, jamón
filmo
Originala titolo Jamón, jamón
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1992, 13 maj. 1993
Ĝenro filma dramo, komedia filmo, amafera filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Bigas Luna
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Bigas Luna • Quim Monzó
Filmita en Barcelono
Muziko de Nicola Piovani
Rolantoj Stefania Sandrelli • Anna Galiena • Penélope Cruz • Javier Bardem • Jordi Mollà • Juan Diego • Miquel García Borda
IMDb
vdr

Jamón, jamón (Ŝinko, ŝinko) estas erot-drama hispana filmo de 1992 verkita kaj reĝisorita de Bigas Luna en kiu stelulas, inter aliaj, famaj geaktoroj kiel Stefania Sandrelli, Anna Galiena, Penélope Cruz, Jordi Mollà, Javier Bardem kaj Juan Diego.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

José Luis (Jordi Mollà) estas diboĉema filo de riĉaj geedzoj posedantoj de fabriko de viraj subvestaĵoj en kiu laboras Silvia (Penélope Cruz), lia fianĉino. Kiam ŝi gravediĝas, José Luis promesas edziĝi al ŝi, kontraŭ la gepatra decido. La patrino de José Luis (Stefania Sandrelli), ne konsiderante Silvia sufiĉe taŭga kiel edzino de sia filo (pro ŝia malriĉa familio), decidas dungi junan modelon de siaj subvestaĵoj, sian amanton kaj aspiranton al taŭrludado, Raúl (Javier Bardem), por ke li seksallogu la junulinon. Ĉio komplikiĝas kiam Raúl enamiĝas de Silvia kaj tiu malkovras, ke ĉio estis komploto planita de la patrino de ŝia fianĉo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

La virbovo Toro de Osborne estas kastrita en sceno de la filmo.

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi filmo famigis la reĝisoron Bigas Luna.[1]​ Aldone la filmo internacie sukcesis kaj same famigis du el hispanaj geaktoroj plej popularaj en Holivudo kaj en la tuta mondo, nome Penélope Cruz kaj Javier Bardem, kiuj fakte pariĝis.[2]

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Duelo a garrotazos, Francisco de Goya, Muzeo Prado estas sceno adaptita al fina sceno de la filmo.

Estas diversaj bildoj kiuj iĝis ikono de la kulturo de la 1990-aj jaroj kaj kristaligis la figurojn de la du ĉefaj protagonistoj (Silvia kaj Raúl) kaj la filmon mem. En komenca sceno Raúl persekutas motorcikle la vundeblan figuron de la juna Silvia kiu piediras pade, montrante sian maĉismon kaj brutemon. Rendevuoj de la nova paro okazas ĉe reklama gigante figuro reprezentanta nigran virbovon kiu estis reklamaĵo de alkoholaĵo kaj pro la rilato al hispana kulturo estis pardonita dum forigo de reklamaĵoj el ŝoseoj tra la tuta lando; en iu sceno oni frapas la kojonojn de la virbovo kaj tial la bestofiguro restas kastrita. En fina sceno Raúl kaj José Luis luktas uzante kiel armilojn ŝinkojn (Raúl estas gardisto en ŝinkostokejo); tiu sceno estas omaĝo al pentraĵo Duelo a garrotazos (Bastonluktado) de Francisco de Goya.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jamón jamón (1992): De jamones y cuernos SIIDCA. Konsultita la 21an de aŭgusto 2019.
  2. Jamón, jamón ABC. Konsultita la 21an de aŭgusto 2019.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jamón, jamón en la hispana Vikipedio.