Jambrina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jambrina
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49191
Demografio
Loĝantaro 146  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 5° 40′ U (mapo)41.3937506-5.6638372Koordinatoj: 41° 24′ N, 5° 40′ U (mapo) [+]
Alto 706 m [+]
Areo 16,64 km² (1 664 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jambrina (Provinco Zamoro)
Jambrina (Provinco Zamoro)
DEC
Jambrina
Jambrina
Situo de Jambrina
Jambrina (Hispanio)
Jambrina (Hispanio)
DEC
Jambrina
Jambrina
Situo de Jambrina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jambrina [+]
vdr

Jambrina [ĥamBRIna] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Jambrina estus tradukebla etimologie al Urbo de Jano.

Preĝejo.
Detalo de fontano.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 149 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 18 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Gema kaj Casaseca de las Chanas, sude kun Santa Clara de Avedillo kaj Fuentespreadas, oriente kun El Piñero kaj Gema, kaj okcidente kun Peleas de Abajo. Ĝi estas Birdoprotekta Areo ZEPA (cirkuoj, otidoj).

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, beto, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]