James Blunt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Blunt
James Blunt, 2007
James Blunt, 2007
Bazaj informoj
Naskonomo James Hillier Blount
Naskiĝo 22-an de februaro 1974 (1974-02-22) (50-jaraĝa)
en Tidworth
Edz(in)o Alexandrina Wellesley
Deveno Tidworth, Wiltshire, England
Ĝenroj Popmuziko, rokmuziko, Folkmuziko
Profesio kantaŭtoro
Instrumentoj kantado, gitaro, piano
Aktivaj jaroj 2004–nuntempo
Eldoninto Warner/Atlantic/Custard
Retejo www.JamesBlunt.com
vdr

James Blunt (naskiĝis kiel James Hillier Blount, la  22-an de februaro 1974(nun 1974-02-22) en Tidworth, Wiltshire, Anglio) estas brita kantaŭtoro.

Venante el familio kun longa tradicio de militistoj, James kontraktis kun la armeo tuj post finado de la lernejo. Sponsorite de la armeo li studis aviadoteknologion kaj poste sociologion en la Universitato de Bristol kaj post la bakalaŭriĝo en 1996 rekompense devis servi en la Brita armeo. Li fariĝis subleŭtenanto poste kapitano en elita regimento Life Guards. En 1999 li servis kiel armita informoficiro de la NATO-trupoj en Kosovo, kie li laboris antaŭ la frontlinioj por gvidi la NATO-atakojn kontraŭ serbaj celoj. En Kosovo li verkis sian kanton No Bravery. Li forlasis la armeon en 2002 post 6-jara servo.

Kiel muzikisto li jam famiĝis en 2004 per sia unua albumo Back to Bedlam (Reen en la frenezulejon - Bedlam estas konata brita frenezulejo, la vorto fariĝis eponimo). En la kantoj de tiu albumo li traktas siajn travivaĵojn el la milito en Kosovo. La kanto "You're Beautiful" atingis rangon 2 en la tutmonda listo de plej sukcesaj kantoj.

Blunt gajnis du BRIT- kaj du Ivor-Novello-premiojn kaj estis nomumita por kvin Grammy-premioj en 2006. Lia kanto "1973" estis lia unua tutmonda Numero 1 en oktobro 2007.

Blunt engaĝiĝas por Medicinistoj sen limoj kaj krome por Help for Heroes, karitata organizaĵo por helpi vunditajn kaj psikotraŭmatigitajn soldatojn. Li vivas en Ibizo, Hispanio.

Diskografio

Albumoj

  • 2004: Back to Bedlam
  • 2007: All the Lost Souls

Muzik-videoj

Premioj

Plia legado

Eksteraj ligiloj

greke James Blunt ĉe Interreta filma datumbazo (angle) greke JamesBlunt.com Oficiala James Blunt paĝo angle greke James Blunt Online Encyclopedia angle