Jan Gołąbecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Gołąbecki (ankaŭ Gołembiewski, Gołębiewski aŭ Gołębiowski) (naskiĝis la 1-an de marto 1730 en Ostrów, mortis la 29-an de aprilo 1851 en Parizo) – veterano de Napoleonaj kampanjoj.

En 1774 en la aĝo de 44 jaroj iĝis volontulo de franca armeo. En 1790 ricevis gradon kaporalo. En 1808 en la aĝo de 78 jaroj estis enkorpigita al la 3-a Infanteria Regimento de Apudvistula Legio. Vundita en 1814 trafis al armea malsanulejo en Poitiers. La 11-an de oktobro 1814 estis enoficigita al kompanio de suboficiroj de gardistaro. En 1846 iĝis veterano en la 5-a kompanio de veteranoj. Danke al dekreto el la 17-a de majo 1850 ricevis porvivan renton pro la militista servo.

Jan Gołąbecki ricevis Krucon de Honora Legio de la reĝo de Francio Ludoviko-Filipo en Dreux.

Li mortis en la Domo de Invalidoj en Parizo en la aĝo de 121 jaroj.

Soldatservis dum 76 jaroj travivante 29 kampanjoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Biografio (france) kiel Kolombeski (Jean)
  • Andrzej T.Tyszka, Nekrologi "Kuriera Warszawskiego" 1821-1939 (Nekrologoj de "Varsovia Kuriero") (eldono 2004, volumo 2, p. 314)