Jani Leinonen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Leinonen
Jani Leinonen
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1978 (1978-03-22) (46-jaraĝa)
en Hyvinkää
Lingvoj finna
Loĝloko Kaarina
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo pentristo • vidartisto
TTT
Retejo http://janileinonen.com/
vdr

Jani LEINONEN (naskiĝis la 22-an de marto 1978 en Hyvinkää, do nun 46-jara) estas finna provoka artisto. Leinonen estas konata pro siaj publikaj artaj instalaĵoj kritikantaj kapitalismon uzante la figuraĵojn kaj ikonojn de entreprenaj markoj. Li finstudis ĉe la Helsinka Akademio de Belartoj en 2002.

Artaĵoj kaj polemikoj[redakti | redakti fonton]

En januaro 2011, Leinonen gvidis grupon kiu nomis sin la "nutradoliberiga armeo". La grupo ŝtelis vivgrandan statuon de la markorekoniga klaŭno Ronald McDonald de restoracio de la rapidmanĝeja ĉeno McDonald's, kaj afiŝis vidbendojn en sia retejo minacante "senkapigi" la klaŭnon se McDonald's ne respondus demandojn pri la etiko de sia firmao. Tamen, McDonald's rifuzis "negoci kun krimuloj", kaj la finna polico trudeniris la hejmon de Leinonen, arestante du homojn kaj konfiskante poŝtelefonojn kaj komputilojn.

En junio 2014, la Budapeŝta arta instalaĵo "Hunger King" de Leinonen kritikis la leĝon de Hungario kiu malpermesis senhejmajn homojn dormi en publikaj areoj. La instalaĵo imitis restoracion Burger King.

En 2015, Leinonen estis unu el la artistoj invititaj al la provizora artprojekto Dismaland organizita fare de angla stratartisto pseŭdonime nomanta sin Banksy.

En januaro 2019, la artaĵo de Leinonen "McJesus", krucumita klaŭno Ronald McDonald, kaŭzis tumulton en Ĥajfo, Israelo. Centoj da kristanaj manifestacianoj kolektis de la Ĥajfa Muzeo de Arto ĵetante ŝtonojn al la polico, ĉar ili estis blokitaj de enirado de la muzeo por forigi la statuon. Jani Leinonen deklaris, ke li petis al la Muzeo forigi ĝin en septembro 2018 sed lia peto estis rifuzita, kaj lia artaĵo estis elmontrita kontraŭ liaj deziroj. La muzea teamo kontaktis Leinonen antaŭ malfermado de la ekspozicio, petante la laboron, kaj li plusendis ilin al la galerio Zetterberg, kiu posedas la laboron kaj kiu pruntedonis la statuon al la muzeo. Estis raportite ke post la peto de Jani Leinonen por ĝia forigo, la muzeo kontaktis la galerion kaj ricevis aprobon de ili por daŭrigi ekspozicii la arton.

En 2023 McJesus estis ekspoziciita en Muzeo de Malpermesita Arto (katalune The Museu de l'Art Prohibit) en Barcelono en ekspozicio dediĉita al antaŭe cenzurita arto. ​

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • La baza teksto de la koncerna angla artikolo je la stato de la 25-a de novembro 2023. Por detalaj referencoj bonvolu rigardi tie.