Janova Ves (germaneJohannesdorf) estas parte pereinta vilaĝo, loka parto kaj baza setlejunuo de municipo Pohorská Ves en distrikto Český Krumlov en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sur dislimejo de Novohrada montaro kaj Novohrada cismontaro proksimume 7 km sudokcidente de Pohorská Ves. En la loko de domaro nuntempe troviĝas objekto de familia farmo. Vivas ĉi tie daŭre 10 loĝantoj (2021).
Janova Ves situas en katastra teritorio Dolní Příbraní kun areo 25,8 km².
Janova Ves estiĝis en la jaroj 1760–1765 el ordono de grafo Jan Nepomuk Buquoy (germaneJohann Nepomuk Joseph von Buquoy), laŭ kiu ĝi estis nomita. En la jaro 1921 ĝi havis 82 loĝantojn en 16 domoj. Konserviĝis monumento al viktmoj de la 1-a kaj la 2-a mondmilito; en la militoj falis 13 civitanoj de la municipo.[1]