Saltu al enhavo

Javory (Pohorská Ves)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javory (apartigilo)
Javory
germane Ahornhütten
domaro
Vido al domo n-ro 23
Oficiala nomo: Javory
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Pohorská Ves
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Situo Javory
 - koordinatoj 48° 40′ 22″ N 14° 41′ 14″ O / 48.67278 °N, 14.68722 °O / 48.67278; 14.68722 (mapo)
Katastro 20,5 km² (2 050 ha) Pivonice u Pohorské Vsi
Fondo 1790
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Javory (Lužnice)
Portalo pri Ĉeĥio

Javory (germane Ahornhütten; iam on i markis ĝin ankaŭ kiel an der Leberhardwehr) estas parte pereinta domaro, kiu laŭ administra flanko enfalis sub Lužnice, hodiaŭ parto de Pohorská Ves. Ĝis nun konservitaj tri domoj situas netutan kilometron de domaro Žofín.

Fondo de la domaro okazis en la jaro 1790, sed jam en la jaro 1764 estis ie en loko U Javorového pařezu apud rojo Huťský potok, proksime de la loko de pli posta arbarista domaro, konstruita vitrofarista gisejo. Tiun lasis konstrui Josef Schreiner, kiu akiris pewrmesilon al tio de posedanto de la senjorujo František Leopold Buquoy. Sed kie precize ĝi situis be estas konate, ĉar jam en la jaro 1769 estis ĝia trafiko finita kaj en la jaro 1770 la tuta entrepreno bankrotis. En la gisejo oni verŝajne produktis kalian karbonaton, unu el gravaj materialoj por produktado de vitro. En la jaro 1860 estas poste indikata en la domaro 6 domoj, en kiuj vivis 45 loĝantoj. Post la jaro 1948 la domaro aperis en limzono kaj parto de konstruaĵoj estis deŝirita. Hodiaŭ la restantaj domoj estas uzataj por refreŝigado.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]