Saltu al enhavo

Ĵofina praarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵofina praarbaro
ĉeĥe Žofínský prales
nacia naturmemorindaĵo
Vido en la praarbaron
Oficiala nomo: Ĵofina praarbaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Municipo Pivonice u Pohorské Vsi
Historia regiono Bohemio
Parto de NP Novohrada montaro
Montaro Novohrada montaro
Situo Ĵofina praarbaro
 - koordinatoj 48° 39′ 55″ N 14° 42′ 23″ O / 48.66528 °N, 14.70639 °O / 48.66528; 14.70639 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 829 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 735 m s. m.
Areo 1,0162 km² (101,62 ha)
Proklamo 28-a de aŭgusto 1838
Proklamis grafo Jiří Buquoy
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žofínský prales
Portalo pri Geografio

Ĵofina praarbaro (ĉeĥe Žofínský prales) estas nacia naturrezervejo en Novohrada montaro proksime de limo kun Aŭstrio.

La naturrezervejo Ĵofina praarbaro estas komune kun praarbaro Hojná voda la plej malnova rezervejo en la kontinenta Eŭropo (pli malnova estas rezervejo sur insulo Vilm en Balta Maro).[1] Fondis ĝin en la jaro 1838 grafo Jiří František August Buquoy "inter senarbejo n-ro 10 kaj 20, inter rojo Almbach kaj divida linio" (limo). Ĝi etendiĝis sur areo 300 jugo (germane: joch) (172 ha), sed sur mapo el la jaro 1847 ĝi havis prosimume 38 ha.[2] Sed post transpreno de senjorujo lia filo donis je opinioj de arbara inĝeniero kaj taksisto William Rowland[3][4] por malatigo de la areo al tro jugoj (1,7 ha). Nur en la jaro 1882 estis eldonita absolutan malpermeson de minado (ĝis tuu tempo estis de ĉi tie forveturigataj sekaj arboj) kaj proksimume ekde la jaro 1888 (59 ha) la areo de la rezervejo denove plialtiĝis (en la jaro 1898 ĝi havis 56,47 ha) ĝis la nuntempa areo.[5] En la jaro 1933 proklamis tiama ministerio de lernejaferoj kaj nacia klerigado Ĵofinan praarbaron kiel plena ŝtata rezervejo sub nomo Praarbaro en arbarejo Obora (Sofienschloß) kun areo 97,72 ha.[6][7]

La areo de tiu ĉi rezervejo estas 102 ha. La plej malnovaj arboj estas preskaŭ 400 jaroj malnovaj. Ekde duono de la 18-a jarcento sur plimulto de tiu ĉi teritorio evoluas praarbaro sen ia ajn interveno de homo. Inter la arboj ĉi tie dominas fago, en malpli granda nombro ĉi tie aperas piceo kaj abio. Ekde la jaro 1991 la praarbaro estas barita kaj nealirebla por publiko. Ĝis la jaro 1975 ĉi tie kreskis Ĵofina reĝino de abioj, kiu atingis aĝon 425 jaroj, perimetron de trunko 553 cm kun suma alteco 51 m, sed ĝi falis dum abrupta blova vento la 6-an de januaro 1975.[8]

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Dostál, Dalibor, "Nejstarší rezervace na kontinentu se zmenšila o polovinu". Kontrolita 2009-11-14.
  2. https://docplayer.cz/amp/109723900-Historicky-vyvoj-drevinne-skladby-zofinskeho-pralesa.html - Historie výzkumu přirozených lesů. Libor Hort
  3. "Žofínský prales slaví 180 let. Přežil plošné kácení i průmyslovou těžbu". Kontrolita 2018-09-02.
  4. Zdravý prales, nebo zisk? Český spor trvá už po staletí. Alirita 2018-09-02.
  5. Živa – K dějinám Národní přírodní rezervace Žofínský prales (Jan Andreska). Alirita 2018-09-02.
  6. Výnos Ministerstvo školství a národní osvěty ze dne 31. prosince 1933, čj. 143.547 V, o ochraně přírodních památek, konkrétně hlava A. Země Česká, část XXI. Politický okres Kaplice.
  7. Archivovaná kopie.
  8. Archivovaná kopie.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Albrecht, Josef; a kol.. (2003) Českobudějovicko. Praha: Agentura ochrany přírody a krajiny ČR a EkoCentrum Brno, p. 203–205. ISBN 80-86064-65-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]