Saltu al enhavo

Japana Meteologia Agentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefsidejo de JMA en Ĉijoda-kvartalo, Tokio

La Japana Meteologia AgentejoJMA (angle: Japan Meteorological Agency, japane: 気象庁, Kishōcho) estas centra japana registara agentejo kiu respondecas pri la kolekto de meteologiaj datumoj kaj veterprognozoj (laŭ la juro pri meteologiaj laboroj). Ĝi eldonas veterprognozojn kaj raportojn. Ankaŭ la anonco de tertremoj, vulkanaj erupcioj, tajfunoj kaj cunamoj estas tasko de la meteologia agentejo.

La agentejo laboras duonlibere sub la japana Ministerio pri Lando, Substrukturo, Transporto kaj Turismo (国土交通省, Hepburn-Transskribo: Kokudo Kōtsūshō). Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Ōtemaĉi, Ĉijoda-kvartalo, Tokia Metropolo kaj kvin aliaj veterstacioj troviĝas en ĉiuj 5 dividitaj areoj de Japanio, kvar aliaj estas marveterstacioj, Okinavo-veterstacio, veterstacioj en ĉiuj gubernioj, flugveterstacioj ĉe internaciaj flughavenoj. Reto de pli malgrandaj meteologiaj observejoj estas la bazo por la kolekto de datumoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 35° 41′ 23″ N, 139° 45′ 42″ O