Jaramillo de la Fuente
| Jaramillo de la Fuente | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 09640 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 47 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 7′ N, 3° 19′ U (mapo)42.114722222222-3.3125Koordinatoj: 42° 7′ N, 3° 19′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 069 m [+] | ||
| Areo | 21,56 km² (2 156 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Jaramillo de la Fuente [ĥaraMIljo delaFŬENte] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Jaramillo de la Fuente signifus Sisimbrejo de la Fontano, kaj tiukadre aperas fontano en la municipa blazono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 42 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, pilorio, hufumejo, fosilioj kaj fontano.





