Jari Sillanpää

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jari Sillanpää
Persona informo
Naskonomo Jari Veikko Sillanpää
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1965 (1965-08-16) (58-jaraĝa)
en Ludvika
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.jarisillanpaa.com/
vdr

Jari SILLANPÄA [jari sil:ampæ:] estas finna kantisto naskiĝinta en Svedio. Li partoprenis finnan kantokonkurson Tangomarkkinat en 1993, 1994 kaj 1995. Li iĝis en 1994 tangoprinco kaj 1995 venkis la konkurson, iĝis tangoreĝo. Samjare li publikigis diskon Jari Sillanpää, kio estas la plej vendita disko en Finnlando. En 2004 Sillanpää estis partoprenanto de Eŭrovido-Kantokonkurso. En 2011 Sillanpää venkis finnan kantokonkurson Syksyn sävel. En 1996 estis fondita lia adeptoklubo, kio estis nuligita en 2018. En 2006 Sillanpää rakontis, ke li estas gejo kaj lia eksa amanto estis viro.

Krimoj[redakti | redakti fonton]

En 2017 finna gazeto Iltalehti rakontis, ke Sillanpää estis uzinta N-metilanfetimon kaj baldaŭ post ĝi veturinta aŭton en centro de Helsinko. Li rakontis, ke li estis uzinta N-metilanfetim̩on tri jarojn. En 2018 li estis kondamnita pri ebria veturado kaj tri drogaj krimoj. Samjare klariĝis ankaŭ, ke li posedis infanan pornografion. Sillanpää estas kulpigita ankaŭ pro seksa misuzo de infano.