Jarilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Tierras de Granadilla
Poŝtkodo 10728
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Diego Curto Portela (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 160  (2008)
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 6° 0′ U (mapo)40.171944444444-6.0033333333333Koordinatoj: 40° 10′ N, 6° 0′ U (mapo) [+]
Alto 495 m [+]
Areo 28,47 km²
Jarilla (Ekstremaduro)
Jarilla (Ekstremaduro)
DEC
Jarilla
Jarilla
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Jarilla (Hispanio)
Jarilla (Hispanio)
DEC
Jarilla
Jarilla
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jarilla [+]
vdr

Jarilla [ĥaRIja] (Cisteto) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas jarillanos. La censita populacio en 2008 estis de 160 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Jarilla estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 495 m; je 105 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 165 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 28,47 km². Ĝi situas sur la okcidenta deklivo de la Montoj de Traslasierra, en la okcidenta pinto de la Sierra de Gredos, inter la Valo de la rivero Ambroz aŭ Cáparra kaj la linio de la montopintoj, siavice dividanta de akvoj por la rivero Jerte.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio estas kanjonoj kiuj devenas el la montaro, nome Perdido, Salugal kaj Recoba.

La ĉirkaŭa natura flaŭro komponiĝas el kaŝtanarboj, kverkoj, korkokverkoj, kun aliaj specioj de makiso, kiel eriko, genisto, arbuto kaj ulekso.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Jarilla inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

172 160 149 148 151 153

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (50 %). Iom da servoj (23 %) kaj malmulta industrio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa monumento estas la Preĝejo de San Gregorio Magno, komencita en la 16a jarcento kaj rekonstruata en la 17a jarcento. En la ĉefa pordo videblas la dato de 1852 kiam oni rekonstruis ĝin.

Oni konservas ankaŭ la restaĵoj de eta romia templo en la monteto Piedraslabradas. Estas rektangula kaj el granito abunda en la zono: restas nur la malsupra parto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]