La Luma Flanko de Potenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jasna Strona Mocy)

La Luma Flanko de Potenco estas religia movado, kiu baziĝas sur vegetarismo, sana vivstilo, paco, trankvileco, slaveco kaj scio. Ĝi anoncas la parolturnon Libereco rezultas el scio kaj logoson. Ĝiaj anoj estas subtenantoj de natura vivstilo kaj posedas multajn kapablojn kaj efektivigas multajn revelaciojn en kuracarto, scienco kaj lingvistiko, kaj tio ĉio okazas sur tereno de iu Sanĝajo, kiu estas samtempe gvidanto de la Luma Flanko de Potenco kaj memdeklarita reĝo de Imperium Lechitów (Imperium Lechitów - supozita granda ŝtato de Slavoj antaŭ adopto de kristanismo). En liaj revelacioj helpas al li Miłar kaj meĥanikisto Renio. Sanjaya (Sanĝajo) estas gvidanto de la kredo. La konfesa movado havas establejon en Nysa. Ĝi komencis en 2016.

Transiro en la Luman Flankon de Potenco[redakti | redakti fonton]

Por transiri en la movadon, oni devas:

  • Malakceptu ĝisnunajn kredojn. Finu je kredo en Jesuon, kiu iĝis rolulo de mafio vatikana. Vera Slavo kredas je leĝo de naturo.
  • Zorgu pri sano. Finu je alkoholo, narkotaĵoj, tabakoj kaj viando. Restas fruktoj kaj legomoj el propra terpeco kaj pano. Pro ŝanĝo de dieto purigu sian menson de malutilaj nutringrediencoj, kiuj permesas elfari solemon.
  • Ne estu vakcinata, ĉar vakcinoj povas veneni de interne, anstataŭ tio apliku infuzaĵon kun vitamino C kaj manĝu sane.
  • Ĉesu seksumi por amuzo alinome komprenu kulturon de generado; sekso devas esti nur por reproduktado.
  • Aldone: Trinku plazmitan akvon.
  • Aldone: Kuru ĉiutage ĉe Lago de Nysa, pro tio oni povas atingi superan stanon.

Difektoj de la Luma Flanko de Potenco[redakti | redakti fonton]

La sekto estas malscienca kaj stranga, ĉar ĝi kredas je multaj konspiraj teorioj kiel plata tero kaj Sanĝajo faras monon per plazmita akvo, kiu estas merkatika truko. Li ankaŭ estas kontraŭfeministo.

Teoremoj de Sanĝajo[redakti | redakti fonton]

Kybalion (Logoso)[redakti | redakti fonton]

Estas sep reguloj, kiuj estas pri ĉio:

  1. La leĝo de mentaleco - La mondo estas mensa; la materio estas produkto de pensoj.
  2. La leĝo de kongrueco - Io simila altiras ion similan; harmonio.
  3. La leĝo de movo - Ĉio movas aŭ ŝanĝiĝas.
  4. La leĝo de poluseco - Ĉio havas du polusojn ekzemple bono - malbono, lumo - mallumo, forto - malforto, blanko - nigro, vivo - morto.
  5. La leĝo de ritmo - Ĉio estas laŭgrada aŭ onda.
  6. La leĝo de kaŭzo kaj efiko - Ĉio havas kaŭzon kaj efikon. Tio reiras, kion oni faras.
  7. La leĝo de genro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]