Jason Robards senior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jason Robards senior
la aktoro prokimume en 1915, do 23-jara
la aktoro prokimume en 1915, do 23-jara
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1892 (1892-12-31)
en Hillsdale
Morto 4-an de aprilo 1963 (1963-04-04) (70-jaraĝa)
en Sherman Oaks
Mortokialo korinfarkto
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater American Academy of Dramatic Arts
Familio
Infano Jason Robards
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Jason Robards senior (naskiĝis la 31-an de decembro 1892 en Hillsdale, Miĉigano; mortis la 4-an de aprilo 1963] en Sherman Oaks, Kalifornio) estis usona aktoro kaj patro de aktoro Jason Robards. Inter 1921 kaj 1963 li agis en pli ol 200 filmoj kaj pli ol dekduo da televidaj serialoj.

Robards estis eminenta teatra aktoto en Usono de la 1910-aj jaroj. En la teatrokvartalo Broadway de Novjorko li havis grandan sukceson en la rolo de John Marvin en la teatraĵo Lightnin' kiu prezentiĝis de 1918 ĝis 1921. Kiel teatra aktoro, li multe vojaĝis kaj havis fervoran inan sekvantaron, sed ankaŭ havis alkoholajn problemojn. Post lia filmdebuto en 1921, Robards estis ofte utiligita kiel ĉefa aktoro dum la epoko de muta filmo, ekzemple kune kun Alice Brady en The Land of Hope (La Lando de Espero, 1921) aŭ Gertrude Short en la Komedio Polly of the Movies (1929).

Baldaŭ post la komenco de la epoko de sonfilmo, lia sukceso malkreskis kaj Robards nun devis kontentiĝi kun akompanaj roloj, el kiuj kelkaj estis pli grandaj, sed en multaj kazoj pli malgrandaj. Li ofte estis uzata kiel fiulo en Vakeraj filmojB-filmoj, do filmoj kun minimuma buĝeto, kies ambicio estas trafi moderan sukceson. Laŭ lia filo, la dufoja Oscar-gajninto Jason Robards Junior, la patro malgraŭ esti "bonega" aktoro estis ofte senlabora kaj atendis ĉe la telefono ke iu ofertus al li rolojn. El tiuj spertoj Robards junior evoluis profundan skeptikon al la filmkomerco kaj tial dum longa tempo laboris ekskluzive kiel teatra aktoro. En la 1940-aj jaroj, la patro, kiu nun jam havis grizajn harojn, pli ofte komencis ludi aŭtoritatulojn en filmoj, kaj aperis en iuj nigraj filmoj. En la filma komedio Mr. Blandings Builds His Dream House de 1948 li aktoris apud Cary Grant.

En 1950 li blindiĝis kaj devis retiriĝi el la aktora komerco, sed ok jaroj pli poste li post sukcesa oftalmologia operacio povis reveni, kaj en 1958 sukcese prezentiĝis en teatraĵo The Disenchanted en la teatrokvartalo Broadway de Novjorko kune kun sia filo, kiu por sia rolo en tiu teatraĵo honoriĝis per la premio Tony. Dum la lastaj kvin raroj de sia vivo sekvis pluraj televidaj serialoj kaj ankoraŭ du kinejaj filmoj.

Obards estis la patro de tri infanoj kaj edziĝis dufoje, laste kun Agnes Lynch de 1929 ĝis sia morto. Post la eksedziĝo de sia unua edzino, li prenis la gepatrorajton de la infanoj, kio estis nekutima por la tempo. Lia filo Jason Robards Junior priskribis sian rilaton kun sia patro kiel proksiman, sed la patro forte malkonsilis al li iĝi aktoro ĉar tiu profesio laŭ li signifus emociajn dolorojn. Dum la plej granda parto de lia kariero, Jason Robards Senior estis kreditita nur kiel Jason Robards en filmaj listoj kaj afiŝoj, nur fine de sia kariero en la 1950-aj jaroj, kiam lia filo jam havis renomon kiel aktoro kaj poste superis la famon de sia patro aldoniĝis la sufikso "senior". Lia nepo Sam Robards ankaŭ estas aktoro.