Jay Robinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jay Robinson
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1930 (1930-04-14)
en Nov-Jorko
Morto 27-an de septembro 2013 (2013-09-27) (83-jaraĝa)
en Sherman Oaks
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jay ROBINSON (14-an de aprilo 1930 - 27-an de septembro 2013) estis usona aktoro ĉefe rolante fiulojn kaj maliculojn.

Li komencis sian karieron ĉe teatro. Robinson partoprenis teatraĵojn kiel As You Like It and Much Ado About Nothing de William Shakespeare dum sia junaĝo.

Robinson debutis en kino per The Robe en 1953, li daŭris sian kinan karieron per Demetrius and the Gladiators, The Virgin Queen, The Wild Party, My Man Godfrey inter aliaj. Lia unua apero en televido estis ĉe televidserio Wire Service en 1956.

Li estis arestita en 1958 pro posedo de narkotaĵoj (metadono) kaj post proceso kondamnita al jaro en malliberejo; lia kondamno estis renversita dum apelacio. Senpage sub garantiaĵo, la okazaĵo kaj rezulta malbona famo ruinigis lian aktoran karieron. Li estis devigita pasigi 15 monatojn en malliberejo ĉar li senscie forestis sian rejuĝon. [1]

Post sia aresto, li preskaŭ ne sukcesis akiri laboron pro malbona famo. Nur en 1965 li sukcesis atingi ekstrulan rolon en kinfilmo Tell Me in the Sunlight. En 1968 kaj 1969 li aperis en popularaj televidserioj The Wild Wild West, Star Trek, Judd for the Defense kaj Bewitched.

En 1970 li aperis en The Virginian kaj en sekva jaro li havis sian unuan listigitan rolon en kino dum multaj jaroj ĉe filmo Bunny O'Hare. Dum la 1970-aj jaroj li partoprenis televidaĵojn kiel Hawaii Five-O, Search, Planet of the Apes, Kolchak: The Night Stalker, The Waltons, Buck Rogers in the 25th Century, kaj kinfilmojn Everything You Always Wanted to Know About Sex * But Were Afraid to Ask de Woody Allen, Nightmare Honeymoon, Shampoo, Born Again, inter aliaj.

Dum 1980-aj jaroj li aktoris en kinfilmoj The Man with Bogart's Face, Partners, The Sword and the Sorcerer, Big Top Pee-wee, krom en televidserioj kiel Voyagers!, CHiPs, Tales of the Gold Monkey, The Malibu Bikini Shop, The Real Ghost Busters (voĉe), inter aliaj.

Robinson aperis dum la fino de 20-a jarcento en televidaĵoj kiel Murder, She Wrote, Sinatra, Murder Between Friends,The Nanny, kaj ankaŭ en kinfilmoj Dracula, Skeeter, inter aliaj. Lia lasta laboro estis en televidserio Mad Jack the Pirate 1998.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anderson, Nancy, "Jay Robinson Rebounds from Prison Sentence", 10a de julio, 1984, paĝo B6.