Jean-Marc Petit

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean-Marc Petit (naskiĝis en 1961) estas franca astronomo, kiu laboris ĉe la Universitato Cornell (Usono).

Li estas konata pro lia laboro pri la dinamiko de la planedaj ringoj, liaj esploradoj pri la kolizioj de asteroido en la kadro de la evoluo de la asteroida zono, kaj pri la dinamiko de la sistemo 243 Ida-Daktilo.

Li estis ano de la teamo, kiu malkovris la 18-an de julio 1999 tri neregulajn satelitojn de Urano : Stephano, Prospero kaj Setebos.[1]

Li kunmalkovris ankaŭ la lunojn de Saturno Paaliaq kaj Ymir, kaj la jupiteran sateliton Themisto.

Laŭ Minor Planet Center li kumalkovris 8 asteroidojn[2] kun Carlos Torres, John J. Kavelaars, Brett J. Gladman kaj Matthew J. Holman inter 1971 kaj 2009.

Li estis ano ankaŭ de la teamo, kiuj malkovris la transneptunajn objektojn 2001 QW322, 2004 XR190 kaj 2015 RR245.[3][4]

La asteroido 7740 Petit[5] estis nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]