Jean-Pierre Petit
Jean-Pierre PETIT (naskiĝis la 5-an de aprilo 1937 en Choisy-le-Roi, Francio) estis esplor-estro en la franca CNRS (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj), (emeritiĝis en 2003), kiu famiĝis pro:
- Serio da scienc-vulgarigaj libroj, precipe la sciencaj bildliteraturaj libroj "aventuroj de Anselme Lanturlu"
(Fakte, antaŭ esti esploristo, Petit estis pentristo, gravuristo, litografiisto, skulptisto, feraĵprilaboristo, kaj potisto. Li eĉ instruis vimenaĵon en Usono kaj estis du jarojn profesoro pri skulptado en la Lernejo pri belartoj de Aix-en-Provence.)
- Libroj pri la NIFO, kaj multaj aliaj temoj rilatitaj, rimarkinde esploroj en Sovetio (kaj nun Rusio) kaj usono pri novaj armiloj.
- Esploroj pri "elektro-hidrodinamiko"
- Aŭdacaj tezoj pri kosmologio.
Lia unua kapabligo esti pri aviadilinĝenierarto.
Lastatempe, li fondis asocion Scio sen landlimoj, kies devizo estas "ĉio, kio ne estas donita estas perdita", kaj celas tradukigi siajn sciencajn bildstriojn al kiel eble plej multe da lingvoj, kaj krei novajn.
Li diris pri si: "Kiam mi estis gimnaziano, mia profesoro pri la franca diradis al mi, ke mi neniam kapablos aranĝi disertaĵo, pro tio ke mi konstante emis transpasi de temo al alia. Fakista pri kromvojoj mi konstatas ke mi emas forflankiĝi. Oni ne povas refari sin."
Eksteraj ligiloj
- Scio sen landlimoj, projekto de Jean-Pierre Petit tradukigi siajn bildstriojn en kiel eble plej multe da lingvoj
- Biografio de Jean-Pierre Petit
- Persona TTT-ejo de Jean-Pierre Petit
- Zamenhof tradukis la Biblion al Esperanto, Jean-Pierre Petit tradukis ĝin al bildstria humuro, se vi volas vidi kiel li desegnas la prapekon!