Jean-Pierre Petit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Pierre Petit
Persona informo
Naskonomo Jean-Pierre Lévy
Naskiĝo 5-an de aprilo 1937 (1937-04-05) (87-jaraĝa)
en Choisy-le-Roi
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Condorcet • Lernejo Nacia Supra de Aeronaŭtiko kaj la Kosmo • Lycée Carnot
Okupo
Okupo inĝeniero • nifologo • teoria fizikisto • desegnisto • astrofizikisto
TTT
Retejo https://www.jp-petit.org/
http://www.savoir-sans-frontieres.com/
vdr

Jean-Pierre PETIT (naskiĝis la  5-an de aprilo 1937(nun 1937-04-05) en Choisy-le-Roi, Francio) estis esplor-estro en la franca CNRS (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj). Li emeritiĝis en 2003. Nun li havas 87 jarojn. Li famiĝis pro:

(Fakte, antaŭ esti esploristo, Petit estis pentristo, gravuristo, litografiisto, skulptisto, feraĵprilaboristo, kaj potisto. Li eĉ instruis vimenaĵon en Usono kaj estis du jarojn profesoro pri skulptado en la Lernejo pri belartoj de Aix-en-Provence.)

  • Libroj pri la NIFOj, kaj multaj aliaj temoj rilatantaj, interalie esploroj en Sovetio (kaj nun Rusio) kaj usono pri novaj armiloj.
  • Esploroj pri "Magnetofluidodinamiko"
  • Aŭdacaj tezoj pri kosmologio.

Lia unua kapabligo esti inĝeniero pri aerveturiloj en 1961.

Lastatempe, li fondis asocion Scio sen landlimoj, kies devizo estas "ĉio, kio ne estas donita estas perdita", kaj celas tradukigi siajn sciencajn bildstriojn al kiel eble plej multe da lingvoj, kaj krei novajn.

Li diris pri si: "Kiam mi estis gimnaziano, mia profesoro pri la franca diradis al mi, ke mi neniam kapablos aranĝi disertaĵon, pro tio ke mi konstante emis transpasi de temo al alia. Fakista pri kromvojoj mi konstatas ke mi emas forflankiĝi. Oni ne povas refari sin."

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Praeksplodo (MAS-libro) (Esperanto Edition) (Esperanto) Paperback – November 15, 2015 Series: MAS-libro (Book 135)
  • ISBN-10: 2369600357 * ISBN-13: 978-2369600350

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]