Saltu al enhavo

Jean Pierre VandenDaele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jean Pierre VandenDaele
Persona informo
vdr

Jean Pierre VandenDaele (kiu tiel skribas sian familian nomon, en la pasporto li supozeble nomiĝas Van den Daele en tri vortoj) estas flandra esperantisto kiu vivas en Eupen, en la germanlingva komunumo de Belgio. Li dum multaj jardekoj - jam ekde la 1980-aj jaroj[1] - respondecas pri enigmofarado la esperantlingva magazino Monato, ĉar li kontrolas por MONATO faritajn enigmojn kaj ankaŭ foje mem kreas nekutimajn. En sinprezento de la magazino en somero 2002[2] li notis ke li tiam estis 46-jara, do li naskiĝis proksimume en 1956. Krome li tie malkaŝis ke li vivas kun edzino-esperantistino Rita Galmache kaj havas du infanojn, kiuj ankaŭ foje partoprenas la Esperanto-movadon: silenteman Liza (nask. en 1991) kaj viglan Bastian (nask. en 1992).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kutime lia nomo ne presiĝas en la enigmaj paĝoj, sed ekzemple en paĝo 31 de la numero majo 1988 aperis krucenigmo farita de li mem, kun lia nomo.
  2. lia konciza persona sinprezento de la magazino MONATO en somero 2002 (esperante)