Jeffrey L. Phinney
Malkovritaj asteroidoj : 3 | ||
---|---|---|
(5867) 1988 RE | 11-a de septembro 1988 | |
(7236) 1987 PA | 1-a de aŭgusto 1987 | |
(360191) 1988 TA | 5-a de oktobro 1988 | kun Jean Mueller |
Jeffrey L. PHINNEY (naskiĝis en 1957) estas usona astronomo, kiu laboras ĉe la Observatorio de la Monto Palomar de 1985. Post mallonga periodo kiel operacianto de teleskopo, li aliĝis al la teamo de la teleskopo Samuel Oschin, kie liaj vastaj talentoj kontribuis al la sukceso de la Dua Ĉiela Enketo de la Observatorio Palomar (POSS II).[1]
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro aŭ kunmalkovro de 3 asteroidoj en 1987 kaj 1988, inter kiuj unu kun Jean Mueller.[2]
La asteroido 46793 Phinney[3] estis nomita en lia honoro.