Jehovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la tetragramo "JHVH"

'Jehovo, aŭ Javeo, estas tradukoj de la hebrea vorto (tetragramo) יהוה (JHVH), kiu estas la sola propra nomo de la Eternulo en la Biblio. Tiun ĉi nomon li donis al si mem. Ĝia traduko estas: "Mi estas tio, kio mi estas" aŭ laŭ alia traduko "Li okazigas, ke (ĉio) estu". La nomo venas de okazaĵo en Genezo. Laŭ la juda kredo lian nomon oni ne rajtas elparoli. La plimulto de la kredantoj de kristanismo kutime nomas lin simple "Dio". En la Biblio tradukita de la "Atestantoj de Jehovo" la nomo "Jehovo" aperas pli ol 7 000 fojojn, kvankam ĝi aperas nur kelkcent da fojoj en la Malnova Testamento kaj neniam en la Nova. La mallonga versio de la nomo estas Ja. Ĝi troviĝas en la psalmaro, nome en la psalmoj 146-150 kun la superskribo haleluja.

La antikva hebrea skribo ne montras vokalojn. Kiam oni inventis signojn por la vokaloj, oni aldonis al JHVH aŭ YHWH la vokalajn signojn de la vorto "Adonaj", ĉar pro respekto - tute misinterpretitan - , oni ne prononcis la nomon de Dio, sed diris anstataŭe "Adonaj" (Sinjoro). Tiel aperis latina formo de la nomo, kiu iĝis Jehovo en Esperanto. Fakuloj nun opinias, ke la originala pronconco de JHVH similis al [JA-ŭej]. Tial la formo Javeo estas ĝenerale preferata de fakuloj por nomi la Dion de Abrahamo kaj Moseo.


Vidu ankaŭ