Jekaterina Lermontova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jekaterina Lermontova
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1889 (1889-02-11)
en Sankt-Peterburgo
Morto 9-an de januaro 1942 (1942-01-09) (52-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Sankt-Peterburgo vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Imperia Sankt-Peterburga Universitato vd
Familio
Patro Vladimir Lermantov vd
Profesio
Okupo paleontologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jekaterina Vladimirovna LERMONTOVA (en la rusa: Екатерина Владимировна Лермонтова, Sankt-Peterburgo, 11an de februaro 1889-samloke, 9an de januaro 1942) estis rusdevena paleontologo, respondeca pri la kreo de la unua kambria stratigrafio de Siberio. Diversaj specioj de fosiliaj bestoj kaj algoj, kaj ankaŭ la dividoj biostratigrafiaj de la Kambria epoko, portas ŝian nomon.

Eduko kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Lermontova naskiĝis en Sankt-Peterburgo en familio kiu inkludis la poeton Miĥail Lermontov kaj kemiiston Julia Lermontova. Ŝi estis edukita en la Pedagogia Instituto por Virinoj kie ŝi diplomiĝis en 1910, kaj poste ricevis titolon de la Universitato de Sankt-Peterburgo en 1912.[1][2]

Esplorado[redakti | redakti fonton]

En 1921 ŝi estis dungita de la Geologia Komitato kaj la Instituto por Scienca Esploro pri Geologio de Sovetunio. La esploro de Lermontova centris sin en la fosilioj de la Kambrio en Siberio; ŝi estis la unua kiu esploris la kambriajn trilobulojn en la tiama Sovetio. Ŝia esploro inkludis fosiliojn de trilobuloj en Kazaĥio, Siberio, la Urala montaro kaj Centra Azio. Ŝi forpasis dum la sieĝo de Leningrado dum la Dua Mondmilito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Biographical Dictionary of Women in Science: L-Z. ISBN 978-0-415-92040-7.
  2. Ogilvie, Marilyn Bailey; Harvey, Joy Dorothy. Diccionario biográfico de mujeres en la ciencia: LZ. Taylor y Francis. ISBN 9780415920407.